Vizitu Forumon

Programoj glate funkcias

(GMT+08:00) 2009-07-27 18:03:27

  

      (Raportas: Zhao Jianping kaj Chen Lina)  

      En la 27-a de julio laŭ la loka tempo estas multaj programeroj de la 94-a UK. Dum la mateno preskaŭ ĉiuj aliaj aktivaĵoj ĉesas kaj dum tiu tempo estas serio da malgrandaj seminarioj, kiuj estas okazoj kaj por lerni kaj por paroli pri plej diversaj temoj Esperantaj kaj ne-Esperantaj, ekzemple pri organizado, tradukado, kulturo kaj similaj temoj. Partoprenantoj diskutas en gaja kaj kunlaborema etoso pri jenaj diskuttemoj: Kiel la Esperanto-movado kontribuas en diskutoj pri lingvaj rajtoj? Kiuj estas la ŝancoj kaj defioj de la Manifesto de Prago en la 21-a jarcento? Kio estas la esenco de esperantismo? Kiun rolon UEA nun ludu en ĉi-jaraj sesioj, kaj tiel plu.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto