Vizitu Forumon

Ĉiam pli sukcesasla Movada Foiro

(GMT+08:00) 2009-07-27 18:42:20

(Raportas: Francesco Maurelli)

   Iuj vigle pretigas faldfoliojn sur la tablo. Aliaj muntas standon. Kelkaj homoj serĉas la plej bonan lokon por afiŝo. Aliaj movas tablojn kaj seĝojn. Kaj tiu aktiveco ne rilatas specifan grupon. Homoj junaj kaj kor-junaj, viroj kaj virinoj, eŭropanoj, afrikanoj, azianoj, amerikanoj...

    Kial tiom da agado en la ĝardeno de la Bjalistoka politeĥniko? Temas pri la Movada Foiro, speciala evento kiu ekde la UK en Italujo (2006) okazas dum la unua tago de la kongreso: ĉiuj asocioj, kaj naciaj, kaj fakaj, rajtas havi budon por sin prezenti al la publiko.

     Duonhoro poste, sama loko. Amaso da homoj promenas en la ĝardena koridoro, plenplena da buntaj tabloj kaj gajaj homoj kiuj prezentas, babilas, ŝercas, indikas, klarigas...

    Profesia budo de la bjalistoka politeĥniko malfermas la vicon, tuj poste sekvata de oficiala informejo pri la urbo kaj la regiono kiu gastigas la ĉi-jaran UK. En la longa ĝardena koridoro pli ol 70 asocioj fiere prezentas siajn agadojn kaj estontajn planojn. La esperantistoj estas tre interesitaj kaj ofte eĉ malfacilis promeni pro la kvanto da homoj. Kaj tio estas fakte tute logika, ĉar nur unufoje jare, nur okaze de tiu granda bunta foiro kiu prezentas ecojn kaj erojn de la fenomeno "Esperanto", ili povas havi pli grandan bildon kaj kunmeti multajn dubelojn de la esperanta puzlo. Ĉu vi volas scii kio okazas en Afriko? Jen pluraj budoj por vi, kaj de la Afrika Komisiono de UEA, kaj de kelkaj naciaj asocioj. Ĉu vi havas apartan hobion au intereson? Per la Movada Foiro vi havis ŝancon trovi amikojn kun similaj interesoj, en la budoj de la fakaj asocioj (de la vegetaranoj ĝis la kat-amantoj, de la radio- amatoroj ĝis la ateistoj). Ĉu vi interesiĝas pri la nova Komuna Eŭropa Referenc-Kadro kaj planas ekzameiniĝi baldaŭ? Kiu plej bona loko ol la Edukado.net-budo dum la foiro por havi ĉiujn informojn kaj mendi ekzamenojn!

     Tamen, Movada Foiro estas grava evento ne nur por esperantistoj. Ĝi estas okazo prezenti nian mondon al neesperantistoj, montri en kiom da landoj ni havas aktivan asocion, kiom multe da fakaj asocioj okupiĝas pri la internacia lingvo. Kaj, kompreneble, estas ŝanco prezenti kiom amikecaj la esperantistoj estas ;-) Mi havis ŝancon renkonti kelkajn neesperantistojn kaj ili vere ĝuis la foiron. Sendube ili nun havas pli kompletan bildon pri la movado malantaŭ la lingvo.

     La vera defio por venontaj kongresoj estu ne nur havi sukcesan movadan foiron por esperantistoj. Tion ni jam havas, danke al la kontribuo de la pluraj asocioj kaj ĉiukaze ĝi estos sukceso en nia mondo. Vera defio estus havi multajn neesperantistojn kiuj ankoraŭ ne konas Esperanton kaj, per la foiro kaj la kongreso, interesiĝas pri la internacia lingvo. Estus tre bele havi bonan enmiksiĝon inter la kongresanoj kaj lokaj homoj kiuj aŭdis pri nia aranĝo kaj venas por ĝui la etoson kaj lerni iom pli pri la lingvo kaj la movado.

    Gratulojn al ĉiuj asocioj kaj deĵorantoj kiu permesis al la ĉijara Movada Foiro esti granda sukceso. Kaj, kompreneble, gratulinda estas Anna Lowenstein, la ideinto kaj ĉefa motoro de unu el la plej sukcesaj programeroj dum UK!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto