Vizitu Forumon

Salutmesaĝo de Hanna Zamenhof-Zaruski

(GMT+08:00) 2009-07-27 19:21:40
   Estimataj Gesinjoroj, Geamikoj karaj,

   Okaze de Zamenhof-jaro mi salutas vin, la grandan Zamenhof-familion alvenintan por kongresi en la naskiĝurbo de mia pra-avo. Mi ege bedaŭras, ke pro urĝaj okupoj, mi ne povos havi la plezuron kune kun vi ĉeesti. Mi anstataŭ kortuŝe rememoras la alian jubileon, okazintan ĝuste antaŭ kvindek jaroj, kiam mi mem, malgranda tiam knabineto, salutis la kongreson en Varsovio, vokante "Ho, mia kor' " laŭ Zamenhofa poemo...

    Vi debatos dum la nuna kongreso kiel krei pacan ponton inter popoloj. Mi kredas, ke tiu paca ponto estiĝos fi rme starigota, kiam la nacianoj de ĉiuj popoloj lernos konsideri sian apartenon al la sama vasta komunumo: la homaro.

    Mi ĉiam estis impresigita per la Zamenhofa ideo de homaran ismo; mian unuan verkon, parte aŭtobiografi an, almenaŭ pollingve, mi titoligis "Homarano".

   Sekve, vi, la Homaranoj kunvenintaj en Bjalistoko ricevu tutkorajn bondezirojn de sukcesa kongreso, je la nomo de la Homaranino el Baton-Rouge en Luizjano, de Hanna Zamenhof-Zaleski.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto