Vizitu Forumon

La filmoj de Dobrzyński

(GMT+08:00) 2009-07-27 19:27:44

(Raportas:G.C. Fighiera)

   Tion la kongresanoj spertis dum la unua el la kvin kongresaj prezentadoj de la Esperanto-parolataj filmoj de li profesie prizorgitaj por la Pola Televido.

   Temas entute pri 10 filmoj aŭ pri Esperantaj temoj, kiel Universalaj Kongresoj en Ĉinujo kaj Bona Espero en Brazilo, aŭ en pola lingvo kun esperantlingvaj subtitoloj, kiel "Sinjoro Tadeo" de la fama reĝisoro Wajda (kiu forgesis lian ĉefverkon "Cindroj kaj diamantoj").

   La projekcia salono estis dum la prezentado plenplena kaj verŝajne la samo okazos dum la sekvantaj tagoj. Per siaj filmista laboro kaj multnombraj libroj en la internacia lingvo aperintaj en pluraj lingvoj la esperantista veterano Roman Dobrzyński de pli ol duona jarcento grave kontribuas al la diskonigo de Esperanto en sia lando.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto