Vizitu Forumon

La inaŭguro, centro de la UK

(GMT+08:00) 2009-07-27 19:33:15
(Raportas: G. C. Fighiera)

     El ĉiuj pli ol 250 dumsemajnaj programeroj - oficialaj, neoficialaj, formalaj, neformalaj kaj spontanaj - la Inaŭguro estis la plej sopirata. Ĝi signis la atendatan momenton kiam lingvoj kaj landoj malaperas kaj naskiĝas sperto de tutmonda komuneco. La preskaŭ 2.000 kongresanoj emocie konsciis, krome, ke ili privilegie travivas tiun sperton en la naskiĝurbo mem de D-ro Esperanto kaj ke la historia momento ĉizeliĝos en ilia memoro ĝisvive.

     La Ceremonio mem sekvis sian tradician skemon kun nova freŝa vento, tamen, de paŭzo kun ĝojaj rokkantoj en la internacia lingvo fare de junulara trupo: blovo de moderneco en la 94-a Universala Kongreso!

     La tradicia skemo volas ke granda parto de la programo konsistu el bondeziroj. La tuton sperte reĝisoris la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta (Hinda Unio), kiu donis la salutvicon sinsekve al la plej altaj politikaj landaj, regionaj kaj lokaj aŭtoritatoj, de la Prezidanto de la Pola Parlamento (Marŝalo B. Komorowski) ĝis la Urbestro de Bjalistoko (T. Truskolaski). Ĉiuj esprimis sin en flua Esperanto, kio donis la impreson, ke ne temis pli konvenciaj vortoj, sed pri sincera aliĝo al la idealoj de Esperanto.

     Speciale la prezidanto bonvenigis la ĉeeston de la konata esperantisto R. Selten, Nobelpremiito. La emocio de la Inaŭguro atingis sian supron kun la salutoj de du membroj de la familio Zamenhof. La nepo de la iniciatinto de la internacia lingvo, Zalewski-Zamenhof unue legis mesaĝon de sia filino nun loĝanta en Usono; la veteranoj rememoris ŝin kiel infanon kiam ŝi alparolis la unuan postmilitan UK en Varsovio, antaŭ duona jarcento. La nepo de Zamenhof, mem inĝeniero pri pontkonstruado, komentis la kongresan temon "Krei pacan ponton inter la popoloj" kaj akcentis ke la konstruan laboron komencis la aŭtoro de Esperanto jam en 1887. Post tiuj vortoj, H. Tonkin enkondukis la kongresan temon: L.L. Zamenhof, kies 150- an jubileon estas tutplanede festata - li diris - lasis al ni valoran heredaĵon, kiu harmonias kun la Jaro de Akordiĝo proklamita de la Unuiĝintaj Nacioj.

     En la lasta parto de la Inaŭguro, intervenis reprezentantino de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), pluraj Esperantaj Asocioj kaj la posteuloj de Grabowski, la patro de la Esperantaliteraturo. Poste, per fulmrapidaj frazoj po unu delegito de la landoj reprezentataj en la Kongreso salutis la Kongreson: multaj delegitoj novstile eldiris en sia nacia lingvo la vortojn "Paco al vi!".

      Kiam ĉiuj stare kantis unulingve "La Espero" de Zamenhof, denove flugis en la aero la sento aparteni al komuna lando: la mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto