Vizitu Forumon

Radio-aŭskultantoj

(GMT+08:00) 2009-07-28 19:37:59
 (Fotitaj de Lina)

    Informite pri mia ĉeesto al kunveno de radio-aŭskultantoj, mi kaj ĝojis kaj maltrankviliĝis ĉefe pro tio, ke mi estas nebona kaj spertomanka parolanto.

    Ĉirkaŭ la 14-a horo aŭskultantoj de E-radioj unuj post aliaj eniris en la kunvenejon kaj fine preskaŭ dekoj da aŭskultantoj venis. Kiel kutime, Barbara Pietrzak, nuna estrarano de UEA, reprezentante Polan Radion, kaj lerte kaj sperte prezidis la tutan kunvenon. Kaj ĉiuj radioj rajtas konigi al siaj aŭskultantoj la plej novan progreson respektive en 5 minutoj. Verŝajne, 5 minutoj sufiĉas, ĉu ne? Ĉar la tuta kunveno okupas nur 60 minutojn. Barbara Pietrzak afable donis al mi la unuajn 5 minutojn. Bedaŭrinde mi, spertomanka en tia kunveno, kun streĉo koncize konigis al niaj aŭskultantoj pri la antaŭ-nelonge renovigita retejo https://esperanto.cri.cn , pri elŝutebleco de niaj intervjuoj en la retejo, pri nia ĉiama pliboniĝanta gazeto "Mikrofone", pri baldaŭa 45-jariĝo de E-elsendo de Ĉina Radio Internacia kaj pri nia funkciigo de speciala rubriko koncerne al la 94-a UK. Krome, mi iomete konigis pri nia redakcio, opiniante, ke niaj aŭskultantoj interesiĝas pri niaj redakcianoj: nuntempe estas entute homoj en nia oficejo, el kiuj koleginoj Mirinda kaj Pluveta forestas pro havigo al si novnaskitoj. Gratulon, Mirinda kaj Pluveta!、

Radio-aŭskultanto

1 2 3 4 5 6 7 8
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto