Hodiaŭ estas la 30-a de julio, 2009, la 6-a tago de la 94-a Universala Kongreso okazanta en Bjalistoko, hejmloko de E-kreinto L.L.Zemenhof. La tago estas rimarkinde aktivad-plena. Aktivadoj estas kiel jenaj: "Centra Oficejo Respondas", "Belartaj Konkursoj", "Libroservo", "Legantoj de Esperanto", "Filmo: Sinjoro Tadeo" kaj kelkaj allogaj koncertoj. Dum la programero "Centra Oficejo Respondas", laborantoj de la Centra Oficejo de UEA klarigas, kiel konkrete funkcias nia movada nervo-centro kaj servo-centro. Haveblas respondo ankaŭ de jenaj demandoj: Kiel la Centra Oficejo povas helpi nin esperantistojn? Kiel ni mem povas kontribui al ĝia pli glata funkciado? La programero espereble estas okazo por ekscii praktikajn kaj teknikajn aferojn.