Vizitu Forumon

Neŭtrala Lingvo kaj Nova Humanisma Etiko — La celado de D-ro L.L.Zamenhof (unua parto)

(GMT+08:00) 2009-07-30 17:29:47
         Esperanto, homaranismo kaj cionismo nomiĝas la tri premisoj, sur kiu baziĝis la tuta pensado, verkado kaj laborado de d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917). Eblas kronologie inversigi la vicon de tiuj tri pilieroj laŭ disponebla prioritato ĉe Zamenhof, kiu alterne okupiĝis pri ili, foje pli intense, foje malpli. Certe oni povus ankaŭ uzi sinonimojn: Esperanto estas la vivanta simbolo de la internacia neŭtrala planlingvo, la homaranismo esprimas novtipan humanisman etikon en la mondo, la cionismo klopodis solvi la problemojn de unuopa etno, do de la hebreoj aŭ judoj, al kiuj Zamenhof apartenis. Ĉe L.L.Zamenhof ĉiuj tri temoj estis intime kaj nedisigeble interligitaj. Ekskludi unu el ili, ekzemple la judan fonon de Zamenhof, do simple ne eblas, ĉu tio plaĉas aŭ ne. Nature, la Esperanto-movado elektis kaj popularigis nur la ideon de la neŭtrala lingvo, ĉar ĝi konsderas sin movado ne religieca, sed internacilingva (aŭ planlingva), dum la homaranismo kiel la dubinda doktrino, ĉar konsiderata kiel tro utopia, estis maksimume efektivigebla kiel 'interna ideo' de la 'esperantismo' kun la kerna signifo de solidareco kaj amikeco inter popoloj. Pri la cionismo Zamenhof rezignis, kaj li lasis al aliaj la taskon efektivigi ĝin. En la Esperanto-propagando la juda deveno de Zamenhof estis longe prisilentata, eĉ en la Enciklopedio de Esperanto (1934). Ĉi tiun neceson evidente diktis la cirkonstancoj de konkreta historia periodo. Ĉar en la vivotempo de Zamenhof — kaj ankaŭ la poste — la antisemitismo estis integra elemento de politikaj reĝimoj de diversaj ŝtatoj, de Francio kaj Germanio ĝis pollando kaj Ruslando. Preskaŭ neniu nuntempa esperantisto, krom se li aŭ ŝi estas informita, konscias, ke Zamenhof origine celis krei neŭtralan lingvon ekskluzive por sia propra gento vivanta en la diasporo, aŭ ke la lingvo Esperanto estis nur parto de la'granda ideo'de la projekto, kiun Zamenhof nomis homaranismo (pli frue hileismo), kiu siaflanke sen la juda sav-ideo ankaŭ ne estas pensebla. Feliĉe, kelkaj esperantologoj denove dediĉas atenton al tiu grava temo. Kaj anstataŭ prihonti aŭ kaŝi la judecon de Zamenhof, ni povas hodiaŭ fieri pri tiu heredaĵo, sendepende de tio, ĉu ni estas kristanoj, ateistoj, sennaciuloj, aŭ io alia, aŭ judoj mem.

Zamenhof ne estis polo

           Iom post iom, kaj certe fine de sia vivo, Zamenhof 'abdikis' ĉian politikan ŝovinismon kaj gentan patriotismon (ili eĉ ne plu volis aliĝi al la hebrea Esperanto-asocio) por deklari kaj proklami sin mem kiel 'homaranon' , havante la deziron esti nur 'homo' .

Lige kun la ĝis nun emfazita ankoraŭ unu mito, kiu obstine kaj persiste konserviĝas erare kiel vero en la konscio de parto de la esperantistaro, eĉ klera kaj informita, kaj devas esti traktita — kaj refuzita. Zamenhof ne estis polo! Same kiel li estis ruso aŭ litovo aŭ israelano aŭ kio ajn ankoraŭ. Laŭ la fontoj, kiujn ni posedas, Zamenhof nomis sin, laŭ ŝtata aparteneco, "ruslanda hebreo" aŭ judo (ruslingve: ruskij everej), kaj "litovujon" li konsideris kiel sian patrujon, hejmlandon, do ne Pollandon, al kiu li migris. Kiam Zamenhof vivis en Varsovio, certe la pola lingvo ricevis pli fortan signifon en lia ĉiutago, kiel li skribis al siaj korespondantoj, sed tiu lingvo estis de li uzata nur inter aliaj, ĉar la originaj etnolingvoj por li estis kaj restis la rusa kaj la jida. Polan idendecon li decide refuzis en siaj leteroj, kaj fakte nenie en la verkaro de Zamenhof estas trovebla emfazo pri lia eventuala poleco. Krom lia kono de pola lingvo kaj ke li loĝis en Varsovio, Zamenhof havis do nenion komunan kun la poleco. Do lia laŭdira poleco estas speco de invento, kiu oni poste altrudis al li interalie por kaŝi lian judecon. Paradoksoj en la idendeco de orienteŭropaj homoj estas normala afero. Estus do bone, se la esperantistoj revizius sian tradicie falsan bildon pri la 'polo'Zamenhof. Samtempe necesas konsideri, ke Zamenhof ankaŭ ne estis filologo (nu, iusence eble nur hobia).

Blankaj makuloj en la biografio de Zamenhof

        Efektive, la kompreno de la ideologio de Zamenhof prezentas al ni kelkajn problemojn, ĉar ĝi ne estas libera de nebulaj momentoj kaj internaj kontraŭdiroj. Ankaŭ en la biografio mem de Zamenhof troviĝas multaj epizodoj, kiuj ĝis hodiaŭ ne estas klarigitaj — ekzemple kiujn gravajn verkojn Zamenhof konis, kion Ludoviko vere travivis en Bjalistoko, kion li efektive faris en Moskvo krom la studado kaj kial li anticipe forlasis ĝin, kio vere okazis lige kun la bruligo de lia lingvomanuskripto, ĉu la Zamenhofoj vere manĝis ŝinkon, ĉu Zamenhof estis bona okulkuracisto aŭ ne, kiu veran rolon ludis liaj gepatroj, la bopatro Zilbernik kaj liaj aliaj parencoj, kiu estis la geografia origino de la Zamenhofoj kaj kiel korekte interpreti la etimologion de lia nomo, kiujn literaturajn modelojn Zamenhof uzis por siaj beletraj tradukoj, ktp. Pri amaseto da eroj de liaj vivo kaj laborado ni estas daŭre malbone informitaj, kaj ni emas kredi la mitojn kaj legendojn, kiujn surtabligis al ni diversaj biografoj — de Privat ĝis Centassi/Masson (sendepende de la nobleco de ilia biografa laboro). La tasko de la esperantologoj kaj 'zamenhofologoj'estus provi ekscii iom pli, ion nove rilate al ĉiuj tiuj demandoj.

Andreas Kunzil

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto