Vizitu Forumon

Neŭtrala Lingvo kaj Nova Humanisma Etiko — La celado de D-ro L.L.Zamenhof (dua parto)

(GMT+08:00) 2009-07-30 17:29:29
Riĉa heredaĵo esplorinda

       Kiel oni povas imagi, la zamenhofa idea heredaĵo estas riĉa kaj multfaceta kaj donas multajn okazojn por scienca esplorado. La analizado de la fenomenoj laŭ sektemaj manieroj 'finvenkisma'kaj 'raŭmisma' jam estis farata kaj ne plu taŭgas. Ni ne plu praktigu fantaziologion kaj metafizikon diverstipajn, sed apliku novan realismon, laŭ modernaj sciencaj normoj kaj kriterioj. La fakuloj de la lingvistiko, socilingvistiko,lingvosociologio, lingvofilozofio, historiografio, politikologio, etnografio, teologio, hebreistiko/judistiko kaj de aliaj fakoj kiel kibernetiko, hermeneŭtiko kaj kompreneble interlingvistiko estas alparolataj.

      Sed ekzistas ankoraŭ aliaj dimensioj en la zamenhofa filozofio, kiuj indas je konsiderado. Mi pensas unuavice pri liaj diversaj rimarkindaj traktaĵoj kiel Esperanto kaj Volapuk (1889/90), Esenco kaj Estonteco (1900), Gentoj kaj Lingvo Internacia (1911), Post la Granda Milito (1915), kie lingvoetikaj, lingvofilozofiaj, lingvoteoriaj kaj lingvopolitikaj aspektoj ludas pli gravan rolon. Ĉi tiujn tekstojn necesus nove legi, nove analizi kaj nove priskribi laŭ moderna lingvaĵo por povi taksi ilian signifon kaj por tiama epoko kaj eble ankaŭ por la nuntempo.

       Ne plej laste en la vico de la zamenhofa verkaro elstaras la gradiozaj paroladoj, kiujn ili prezentis okaze de la Universalaj Kongresoj de Esperanto, precipe en Bulonjo, Ĝenevo, Kembriĝo/Londono, Vaŝintono. Ĉi tiuj tekstoj ne nur signifas konsiderindajn ekzemplojn de kulmina retoriko en Esperanto, sed ili entenas praktike ĉion idee esencan, kion Zamenhof volis mesaĝi. Certe, tiuj paroladoj entenas multajn kuriozaĵojn kaj respegulas unuavice la personajn vidpunktojn de Zamenhof, ligitajn kun la homaranisma projekto kaj kun kelkaj aktualaj okazaĵoj. Ĉu dum tiuj paroladoj Zamenhof estus povinta aŭ devinta elekti aliajn pli adekvatajn temojn? Oni almenaŭ rajtas starigi tiun demandon. Kiel sciate, al Zamenhof oni malpermesis diri publike pri interfratiĝo inter diversaj religioj kaj pri homaranismo, tiel ke tuj neeldiritaj partoj kaptas la atenton de la historiistoj ĝis nun.

Bona faka kono estas postulata

       La traktaĝoj kaj leteroj de Zamenhof, zorge kolektitaj kaj eldonitaj de Dietterle, Waringhien, Holzhaus kaj Ito (Ludovikito) kaj laste de Korĵenkov, kiu kompilis kaj prinotis la homaranismajn dokumentojn en tema kaj kronologia kuntekstoj, disponigas senliman rezervujon de informoj el la zamenhofa tempo. En la leteroj de Zamenhof ofte aperas banalaĵojn, tiel ke eblas bedaŭri, ke Zamenhof renkontas pli profunde pri si mem, pri sia ĉiutaga vivo, kion li legis, faris, diris, aŭdis, pensis kaj vidis, kiu vizitis lin kaj kun kiu li parolis pri kio (nu, multegaj leteroj de Zamenhof perdiĝis, kaj ni ne scias, kion li skribis en aliaj leteroj). Por la kompreno de lia ekzistado tiaj informoj estas ege utila provizo. Restas al ni do iel rekrei, restaŭri tiun zamenhofan periodon. Kio lasas al ni sufiĉe multe da libera spaco por la interpretado kaj imagado. Klaras, ke por rekonstrui la tiaman realecon necesas bonega faka kono de la kutimoj, moroj, trajtoj, etoso kaj problemoj de la tiama tempo.

       Kompreneble oni povas kaj devas daŭre okupiĝadis pri lingvistikaj kaj literatursciencaj demandoj lige kun la verkaro de Zamenhof, Kvankam multo estas jam farita.

Deziroj en la jubilea jaro

       Inaŭgure al la nuna jubilea Zamenhof-jaro mi ŝatus esprimi kelkajn dezirojn: La unua koncernas la malnovan (kaj intertempe maljuniĝintan) generacion de esperantologoj, kiu fervore aktivadis en la 1970/80-aj jaroj kadre de unikaj interlingvistikaj kaj eaperantologiaj simpozioj en diversaj landoj, por ke ili retrovu la kuraĝon kaj pluokupiĝu pri esperantologio kaj zamenhofologio.

       La dua deziro direktiĝas al novaj publikoj en kaj ekster la Esperanto-movado kun la espero, ke interesataj kaj kapablaj novaj fortoj aliĝu al la laboro cele al la faka esplorado kaj sistema analizado, hermeneŭtika interpretado kaj scienca eldonado de la zamenhofa verkaro por atingi novajn ekkonojn, rezultojn kaj sukcesojn sur tiu ĉi specifa kampo. Sinergie kaj sinteze al ĉiuj tiuj sciencaj kaj popularsciencaj klopodoj necesus entrepreni ĉefan projekton: la verkadon de moderna, ampleksa kaj se eble kompleta bio/bibliografio pri la kreinto de Esperanto kaj de la homaranismo. La historion de la internacia lingvo Esperanto ni ne vidus sen la homaranisma kunteksto, kaj interpretu la zamenhofan postlasaĵon se eble en la kunteksto de lia vivotempo kaj laŭ pli aktualaj kriterioj, ĉar fake necesas adapti sin al la nuntempa realo.

      Tre utila, kaj fakte necesa projekto estus la ciferecigo de la kompleta zamenhofa verkaro, por pli facile trovi la aferojn per aŭtomata serĉado, eventuale ankaŭ ĝia interretigo, ĉar labori nur surbaze de libroj, parte elĉerpitaj, estas malpraktike, tempoperde kaj multekoste.

       Mi estas en la bona kredo, ke konstrui la ponton inter la zamenhofa pensado kaj la moderna tempo eblas, kiel montras la sperto kun la okupiĝado pri homaj kaj lingvaj rajtoj, lingvopolitiko, interlingvistiko k.s.

Andreas Kunzil

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto