Vizitu Forumon

Azia movado

(GMT+08:00) 2009-07-31 11:21:30

(Raportas:  Lee Jung-kee el Korea Respubliko)

       Ĉirkaŭ 50 aziaj esperantistoj kaj interesitoj pri la azia movado kolektiĝis marde en la salono Kabe por diskuti pri la azia movado. Sub la prezido de sro LEE Jung-kee (prez. de KAEM), oni arde diskutis kaj faris novajn proponojn dum 100 miniutoj. Traktitaj temoj estis jenaj: la 6-a Azia kongreso en Ulanbatoro, Mongolio (2010. 6.19~23), eventuala UK en 2012 en Vjetnamio, nova projekto de la ĉina univ. Nankino, nova Esperanto-renkontiĝo en Israelo, ktp.

       Estis notinde, ke 8 esperantistoj el Kazakio ĉeestis en la kunsido kaj prezentis la nuntempan movadon en Kazakio. Vjetnama Esperanto-Asocio tre imprese prezentis sian Esperanto-movadon per bele farita popoto-dosiero. KAEM (Komisiono de UEA pri Azia Esperanto- Movado) kun 3 sloganoj puŝas movadon en Azio: "Semu Esperanton en nesemitaj landoj", "Vigligi fakajn movadojn", kaj "Fortigu junularan movadon en Azio".

                                                                                                                         

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto