Vizitu Forumon

Lingvaj rajtoj ĉe UN defendataj de UEA

(GMT+08:00) 2009-07-31 11:29:26
(Raportas: "Kongresa Kuriero" )

      Universala Esperanto-Asocio estas formale rekonata kiel neregistara organizaĵo (NRO)en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko. Tiuj rilatoj ne portas kaj plej verŝajne ne portos rektan kontribuon al la financa kaso nek al subita plialtiĝo de la membroj. Do, kial tiom  da laboro? Ekzistas almenaŭ du gravaj kialoj. La unua estas havi pacan batalanton kiu en oficialaj kunsidoj povas puŝi tiujn instancojn favore al la temoj karaj al esperantistoj. La dua kialo estas prestiĝa kaj utila al la informa laboro. Pro tio, dum la nuna UK okazis du kunvenoj pri tiu flanko de la asocia agado: la unua dum la kleriga lundo, la dua marde posttagmeze. Ili celis prezenti la jam faritan agadon kaj planojn por estonteco, kaj samtempe veki intereson inter la kongresanoj pri tiu temo, instigi ilin kunlabori. UEA havas oficialajn reprezentantojn ĉe la tri ĉefsidejoj de UN en Novjorko (Usono), Ĝenevo (Svislando) kaj Vieno (Aŭstrio) kaj ĉe la ĉefsidejo de Unesko en Parizo (Francio). La agado de tiuj homoj estas plenplena kaj taskoj estas pluraj: paroli kaj kunlabori kun aliaj NROj, renkonti aŭtoritatulojn, partopreni dekojn da renkontiĝoj organizitaj semajne en UN-sidejoj, kontakti parlamentanojn (ofte persone, dum ilia vizito al UN), ambasadorojn, ktp. Kompreneble tio estas malbagatela tasko, ĉar oni devas zorge enkonduki Esperanton en konversacioj, en profesia maniero, sen troigo, sen ŝajni fanatikulo. Rimarkinda estas la interveno pri lingvaj rajtoj de Stefano Keller, UEA-reprezentanto ĉe UN en Ĝenevo, ĉe la Homrajta Konsilio. Lastan marton, li sukcese alparolis la ĉeestantojn pri kvar ekzemploj de lingva diskriminacio tra la mondo. Li finis per peto al la Konsilio enketi ĉe la registaroj de la koncernaj landoj pri tiuj kvar trompoj de lingvaj homaj rajtoj.

        Kelkaj vortoj nun pri la dua kialo havi tiujn rilatojn: eĉ se por iuj ili aperas ne tiom gravaj por ordinara esperantisto, ili aldonas iom da prestiĝo al la Asocio kaj internacian agnoskon por ĝiaj agadoj. Kiam vi informas pri Esperanto, la fakto ke UEA havas tiajn instituciajn rilatojn helpas rifuzi la ideojn ke kelkaj neesperantistoj havas: Esperanto ne estas iu stranga sekto, kun malmulte da parolantoj, sed ĝia laboro estas rekonata en internacia elstara medio. Por doni praktikan ekzemplon de tiu graveco, multaj paĝoj pri temoj rilataj al Esperanto estis en danĝero en la itala vikipedio. Oni sukcesis savi la plejmulton, ĝuste citante tiujn rilatojn. Francesco Maurelli, KN 1765 Programŝanĝoj

          Artaj ŝanĝoj La filmo Sinjoro Tadeo okazos je la 19h00 kaj ne je la 13h00 (tro multe da suno!). La ensemblo Supernova ne okazos en la tendo Zamenhof, 20h00, sed en la studenta klubejo Gwint. Ĝi estas en la sama konstruaĵo kiel la libroservo, sed la enirejo estas je la sekvaj pordoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto