Vizitu Forumon

István Ertl, Brian Moon
Ĉu vi iĝus oficialatradukisto pri Esperanto?

(GMT+08:00) 2009-07-31 18:58:00
(Raportas: Jardar Eggesbø Abrahamsen el Norvegio, KN: 1709)

      En Esperantujo troviĝas multaj opinioj pri tradukado en EU. Dum la kleriga lundo okazis sesio, kie oni mem rajtis provi traduki aŭtentikan EU-dokumenton en Esperanton. Tio ne facilis. Ĉu havas sencon diri ke "multaj el la plej minacataj specioj estas minacataj"? Kion pri "multaj el la plej difektiĝemaj specioj estas en danĝero"? Kiel bone peri la penson de teksto, kaj kiujn konsekvencojn havas la elekto de vortoj?

       La ĉeestantoj grupiĝis laŭ gepatra lingvo, kaj ĉiu grupo ricevis la respondan tradukotan dokumentversion. Rezulte, la grupoj trovis tre diversajn solvojn por la Esperanta traduko. Tamen ankaŭ ene de la unuopaj grupoj okazis vigla diskutado, ekz. ĉu oni "pritaksas", "interpretas" aŭ "prognozas" aferon. Unu sama vorto en unu lingvo povas respondi al aro da vortoj en la cellingvo, sed kiun vorton oni elektu?

       La problemo evidentiĝis ankaŭ tiel, ke malsimilis eĉ la rektaj tradukoj el la (nekonata) originala lingvo en la diversajn eŭropajn lingvojn, surbaze de kiuj la grupoj laboris. Alivorte: eĉ unuŝtupa tradukado malfacilas.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto