Vizitu Forumon

Yves Nicolas
Kiel organizi prelegvojaĝojn

(GMT+08:00) 2009-07-31 19:00:10
(Raportas: Maritza Gutierrez el Kubo, KN: 1467)

      Kiel parto de la lundkleriga programo okazis en Salono Fighiera-Sikorska la programero 'Kiel organizi preleg-vojaĝojn?' Partoprenis pli ol 40 geesperantistoj, inter kiuj pluraj spertintoj de prelegvojaĝoj. Okazis sperto-interŝanĝo pri pozitivaj kaj negativaj flankoj, mispaŝoj en la organiza flanko, kunlaboro kun aliaj enlandaj organizaĵoj ekster la Esperanto-medio, k.a.

      La programeron gvidis Yves Nicolas el Francio, kiel sperta organizanto de prelegvojaĝoj, kiu enketis pri la diversaj spertoj, kaj de organizintoj nome de landaj organizaĵoj el Germanio, Francio kaj Japanio, kaj de prelegintoj. Kiel konkludo evidentiĝis ke ja utilas tre multe la realigado de prelegovojaĝoj se konsideri la temon, la devenlandon kaj la kluban vivon, kaj en lokoj, kie kluboj ne estas nombraj, gravas la eblo starigi kunlaboron kun aliaj ekstermovadaj asocioj kaj kluboj neesperantistaj.

     Utilas kiel konkreta maniero praktiki interkulturajn konatiĝon, amikecon, solidarecon, prezenti la lingvon kiel komunikan vehiklon kaj informi pri ĝi ankaŭ la eksteran publikon kaj amaskomunikilojn. Jen konkreta atingo pri kiuj elstaras landaj organizaĵoj de Francio, Germanio kaj Belgio, sed ankaŭ menciindas aliaj kiel Japanio kaj Svedio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto