Vizitu Forumon

TEVA ree malfermitaal la publiko

(GMT+08:00) 2009-07-31 19:08:12
(Raportas: Francesco Maurelli el Britio, KN: 1765)

      Konfirme al sia politiko de malfermiĝo, TEVA organizis seminarion pri vegetarismo invitante ne nur esperantistojn, sed ankaŭ polajn vegetaranojn kiuj ankoraŭ ne konas la internacian lingvon.

       La sukcesa aranĝo okazis dum la unua tago de la kongreso kaj konsistis el kvar prelegoj pri diversaj aspektoj de vegetarismo. Francesco Maurelli prezentis la malbonan influon de viandmanĝado sur la medio. Loka vegetaranino, Magdalena Wasiluk, prelegis pri la pola vegetara movado, kiu kreskis ĉefe el aktivado por bestprotektado. Christopher Fettes rakontis pri la historio de TEVA kaj ĝiaj ligoj kun la Internacia Vegetarana Unuiĝo. Heidi Göes prezentis la belgan urbon Gent, la unua en la mondo kiu lanĉis oficiale semajnan vegetaran tagon.

        Ĉiuj prelegoj kaj la debato estis interpretitaj al/el la pola el/al Esperanto, por permesi al la esperantistoj kaj lokaj vegetaranoj bone interkompreniĝi. La plej grava sukceso de la aranĝo estas fakte kunveni kun lokaj vegetaranoj kaj ne resti fermitaj en nia ronda familio.

         Plia aranĝo de TEVA dum la UK estas la jara kunveno, kiu okazis hieraŭ. Inter la temoj pritraktitaj, oni pridiskutis la agadon de la asocio en la pasinta jaro kaj estontajn planojn, cele al kunlaboro kun vegetaranaj asocioj. Hodiaŭ vespere okazos komuna vegetara manĝo. La interesitoj povas grupiĝi ekster la akcepteja konstruaĵo je la 19h15 aŭ mem atingi rekte la restoracion, je la 19h45 (rigardu la informan tabulon pri detaloj). Por pliaj informoj pri TEVA kontaktu Heidi (KN 720), Ĝenerala Sekretario de la asocio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto