Vizitu Forumon

Arĥitektura Politeĥniko

(GMT+08:00) 2009-07-31 19:10:45
(Raportas: Kristoforo Śliwiński,Muzeo pri Azio kaj Pacifiko)

        Paralele kun la UK-o komenciĝis kaj daŭras ĉe Arkitektura Fako de Bjalistoka Politekniko ŝutado de mandalo por la monda paco. Kelke da tibetaj monakoj pere de sablo pentras okkoloran mandalon 'jamantaka' por venki la morton. La ceremonion akompanas video-filmoj, koncertoj, prelegoj kaj ekspozicio: "Tibeto - savi de forgeso". Detaloj, en la pola kaj angla lingvoj, troveblas sur la anonctabuloj de la informejo.

        Valoras ankau ekscii ke la spirita kaj politika gvidanto de tibetanoj, Dalajlamao XIV, ĵus alvenis al Pollando, kie marde ĉe Varsovia Universitato lekcios pri "Valoroj de edukado kaj universala respondeco" kaj la venontan tagon fariĝos honora civitano de Varsovio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto