Vizitu Forumon

Medicinista konferenco

(GMT+08:00) 2009-07-31 19:13:32
(Raportas: D-ro Imre Ferenczy el Hungario, KN: 039)

         Lunde, la 27an de julio, inter la 10a kaj 14a horoj en la Palaco Branicki (Aula Magna) okazis scienca konferenco de UMEA. Ĉeestis ĉ. 40 gekolegoj el 12 landoj. Unue la vicrektoro de la Medicina Akademio salutis la partoprenantojn.

        D-ro N.I. Ŝigajev prelegis pri la kuracado de akutaj kapdoloroj. Krome li prelegis pri la stomaka malsano kaŭze de "Helicobacter". D-ro W. Opoka en sia prelego menciis kelkajn gravajn elementojn, kiel zinko, magnezio, selenio.

        Grandan atenton ricevis la prelego de prof. R. Saches, kiu parolis pri sia scienca agado en Afriko dum ses jaroj. Li prezentis tre interesajn fotobildojn. S-ino Katarina Faragó konigis siajn rezultojn per la Yumeiho-terapio pri movorganaj malsanoj.

          Fine d-ro I. Ferency anoncis ke UMEA daŭrigos sian laboron en la jaro 2010: somere en Szeged kaj Hódmező-Vásárhely (Hungario) okazos la internacia konferenco de la esperantistaj medicinistoj.

         Estas menciinde, ke en la palaco Branichi estas videbla ekspozicio "Zamenhofoj en medicino".

        Por la konferenco UMEA eldonis belaspektan 84-paĝan konferencan libron en tri lingvoj (Esperanta, pola, angla) kun resumo de la prelegoj. Samtempe aperis la plej freŝa n-ro de Medicina Internacia Revuo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto