Vizitu Forumon

Klasika Esperanto

(GMT+08:00) 2009-07-31 19:20:30
(Raportas: Johan Derks)

        Marde je la 17a horo okdeko da interesitoj pri "klasika esperanto" kolektiĝis en salono Fighiera- Sikorska. Temis pri grupo de retdiskutemuloj kiuj zorgemas pri la evoluo de Esperanto ekde la jaroj 1920. Laŭ ili tro facile estas enkondukitaj neologismoj (novvortoj!) el eŭropaj lingvoj, ĉefe latinidaj.

        Kaj kion pensi pri nuntempaj neksta (sekvota) kaj kataringo (NE kondomo de kato!).

        La vastaj eblecoj en Esperanto por krei kunmetitajn vortojn devas esti pli utiligitaj.

        Andreas Kuech, freŝdate doktoriĝinta pri Esperanto, proponis sian ellaboradon de la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko. Kiel ekzemplon de senrajta vorto enkondukita de la Akademio de Esperanto, laŭ tiu regulo, estis "ŝvebi".

        Ĉeestis akademianoj (Corsetti, Prytz, Simonnet, Bavant kaj Lowenstein) kiuj miksiĝis en la debato. Derks eksplikis la kvin programpunktojn de la "klasikuloj". Inter ili la debato inter -ujo- kaj - io- favorantoj, la projekto "bonlingva vortaro" kiu alkroĉiĝas al komplete enretigota PIV kaj elpensado de strategio por tutmondecigi Esperanton, sub aŭtoreco de Tomaž Longyka. Oni proponis eĉ ŝanĝi la nomon de la grupo al "Tutmondeca Esperanto". Ĉefa informejo de la klasikuloj estas www.bonalingvo.it. Ilia retdiskutlisto estas klasika-esperanto@googlegroups.com

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto