Vizitu Forumon

Rondo "Kato"

(GMT+08:00) 2009-07-31 19:21:46
(Raportas: Clay Magalhase el Nederlando KN: 79)

        La kunsido de Rondo "Kato" sukcese okazis la 28-an de marto je la 11h00 en salono Kesälä sub la gvido de Clay Magalhães. Partoprenis dudeko da katamikoj, laŭ temo "Mia kato malaperis". Post legado de teksto pri kion fari kaze de malapero de kato, la plubiko partoprenis rakontante siajn proprajn spertojn. Didier Cornuet rakontis ke lia 10-a jara kato malaperis nur du semajnon antaŭ la UK.

       S-ino Ana Montesinos rakontis ke ĉe ŝi aperas diversaj katoj, kiuj certe estas malaperintaj de iliaj posedantoj, ke ili restas vivi en ŝia hejmo eĉ post kiam ŝi trovas la posedantojn de la katoj. Marianna Boharewicz rakontis pri la spertoj pri reapero de ŝia malaperinta kato. La kunsido finiĝis per la rakonto de s-ro Nikolaj L. Gudskov pri mistera malapero de lia juna katino kaj poste li prezentis sian libron pri katoj kaj hundoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto