Vizitu Forumon

LSG 30-jariĝos

(GMT+08:00) 2009-07-31 19:24:57
(Raportas: Rolf Köhler kaj Sebastian Kirf el Germanio, KN: 879)

      Kelkajn tagojn antaŭ sia 30-jariĝo, LSG - la ligo de samseksamaj geesperantistoj - kunvenis dimanĉe por sia ĝenerala jarkunveno dum la UK. Nia kunveno komenciĝis iom malfrue, ĉar estraranoj estis intervjuita far ĵurnalistoj de brita gazeto "The Times"; la artikolo aperis la 27an de julio kaj estas ankaŭ rete atingebla (http://tiny.cc/RjBs8).

      Ni mallonge resumis la pasintajn jardekojn kaj priparolis niajn estontajn agadojn. La kasisto donis raporton pri la lasta periodo kaj faris proponon pri la ŝanĝo de la membrokotizoj. Ambaŭ aferoj estis akceptitaj de la jarkunveno. La malnova estraro estis malŝarĝita kaj reelektita de la jarkunveno.

      Krome ni elektis Sebastian Kirf kiel estrarano por varbado. Estonte ni volas klopodi revigligi niajn iamajn kontaktojn al ILGA (International Lesbian and Gay Association - Internacia Lesba kaj Geja Asocio). Fine ni decidis, ke nia venonta jarkunveno okazu dum la UK 2011.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto