Vizitu Forumon

Rotariaj Esperantistoj

(GMT+08:00) 2009-07-31 19:28:04
(Raportas: Giuseppe Grattapaglia el Brazilo KN: 1241)

      Rotarianoj esperantistaj kunvenis merkredon vespere je la 20a horo de la 28-a de julio en la restoracio de Hotelo Best Western por amika vespermanĝo.

     La Rotaria Amikaro De Rotary (RADE) estas la plej malnova fak-asocio de tiu organizaĵo fondita jam en 1928 por enkonduki Esperanton kaj faciligi la komunikadon inter rotarianoj.

     Antaŭnelonge RADE eldonis la Libron en Esperanto: "Paul Harris: pioniro de nova mondo" en numeritaj ekzempleroj.

     La libro, aĉetebla ĉe la libroservo, prezentas la vivon de la fondinto de Rotary per serio de amuzaj bildstrioj.

     La profito de la eldonaĵo estos dediĉita al la granda homama projekto de Rotary por la elradikigo de la poliomelito en la mondo

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto