Vizitu Forumon

Akademio Literatura

(GMT+08:00) 2009-07-31 19:42:02
(Raportas: Gilles Hutereau el Francio, KN 1649)

      Merkrede, la 29an de julio okazis literatura prelegaro en la biblioteko de Bjalistoko, de la 9h00 ĝis la 14h30: "Migre kaj vage tra la parkoj de la Esperantista literaturo". Trideko da partoprenantoj estis varme akceptitaj de la direktoro de la biblioteko. Tomasz Chmielik prezentis la unuan periodon de la Esperanta literatura de 1887 ĝis la unua mondmilito. Por la sama periodo, Lidia Ligęza prezentis kaj esprimplene legis kelkajn juvelojn de tiu periodo. Post tre agrabla kafpaŭzo, ni ankaŭ malkovris la duan periodon literaturan, kiu daŭris ĝis la eksplodo de la dua mondmilito. Finfine István Ertl prezentis al ni la periodon post la dua mondmilito. Estis viglaj intervenoj de la publiko kaj tiu prelegaro certe vekis ĉe multaj la deziron legi nekonitajn librojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto