Vizitu Forumon

Koncerto Betovena

(GMT+08:00) 2009-07-31 19:44:00
(Raportas: "Kongresa Kuriero" )

     Ĉiutage kongresanoj povas ĝui vere interesajn artajn programerojn. Ili abundas dum la Kongreso, do eĉ ne ĉiujn oni scipovas spekti. Neforgesebla estis la koncerto de la Orkestro kaj Ĥoro okazinta lunde vespere sur la scenejo apud la Urbodomo. Dum la dua koncertparto eksonis la finalo de 9-a Simfonio de Ludwig van Beethoven, kies fragmenton "Odo al ĝojo", mi pensas, konas ĉiu eŭropano. Ĝi estis kantata en la lingvo Esperanto kaj aŭskultis ĝin ne nur kongresanoj, sed ankaŭ bjalistokanoj, kiuj amase venis la urboplacon. En apude troviĝanta, elegante aranĝita, kafejo "Esperanto" mankis lokoj por eksidi kaj manĝi bongustaĵojn. Domaĝe, ke kelneroj ne scipovas paroli esperante.

      La sekvan tagon matene grupo de kongresanoj povis spekti en Bjalistoka Pupteatro la teatraĵon titolitan "Fasado". En bonege ludata spektaklo oni prezentis groteske diversajn tipojn de homaj karakteroj, en kiuj oni povas vidi bildon de homa situacio en la nuntempa mondo. En la teatraĵo rolis kaj aktoroj, kaj homaltaj pupoj movigataj de ili. La spektantoj longe aplaŭdis artistojn post la teatraĵ-fino.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto