Vizitu Forumon

Novaj lernteĥnologioj kaj Esperanto

(GMT+08:00) 2009-08-03 13:44:27

         Sekvis kvaronhora paŭzo (12.45-13.00). Dum la Dua serio de prelegoj (13.00- 15.00) okazis aliaj tre interesaj prezentoj:

– s-ro Ed Borsboom el Nederlando: La Cseh-metodo estas tre vivanta;

– d-ro Seán Ó Riain, irlanda diplomato, Bruselo: La ekonomia krizo kaj lingvolernado: ĉu oportuno / ŝanco por Esperanto?;

– s-ino Maria Majerczak el Pollando: Perreta partopreno en E-kursoj de Jagelona Universitato – informo, materialo-specimenoj;

– s-ino Angela Tellier el Britujo (prezentita de Tim Morley): «Lingvolanĉilo / Teknolanĉilo» ;

– s-ro Stano Marèek el Slovakio: Esperanto per rekta metodo / Lerniloj kaj didaktikaj materialoj de Stano Marèek;

– prof. Julián Hernández Ángulo el Kubo: Survoje al pli efika lingvokompetento pere de modernaj lerniloj.

         Post la lasta prelego, s-ro Mihai Trifoi kaj Duncan Charters dankis al la ĉeestantoj por partopreno kaj fermis la TdL-programon. Entute prezentis siajn spertojn, idejojn, produktojn aŭ sugestojn 15 prelegantoj el 10 landoj. Vizitis la salonon dum la Tago de la Lernejo preskaŭ 100 esperantistoj. Gvidis la programon: Mihai Trifoi, Jennifer Bishop kaj Maŭro La Torre. Protokolis: Luigia Oberrauch Madella kaj Anna Maria Colacicchi.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto