Vizitu Forumon

Medalo al Pogranicze

(GMT+08:00) 2009-08-03 14:02:12

(Raportas: "Kongresa Kuriero")   

      La Fondaĵo "Pogranicze" (Limteritorio), fondita de la junaj geedzaj paroj: Czyżewski kaj Szroeder, en la malgranda urbeto Sejny (litove Sejnai), kie de pli ol kvin jarcentoj kunvivis kaj dialogis litovoj, poloj kaj judoj. "Pogranicze" dekomence estas la unika ekzemplo de aplikado de Zamenhofa intergenta, interkultura kaj interreligia dialogo kaj inter-kompreniĝado.

       La Fondaĵo "Pogranicze" de 16 jaroj eldonadas tre interesan kulturan revuon "Krasnogruda" (la nomo venas de la familia bieno, kiun junaĝe vizitadis la nobelpremiito Czesław Miłosz), gvidas la eldonejon, teatron, muzikensemblon, pentristan edukejon kaj historian esplorcentron, kunvenigas verkistojn el la limteritorioj de la tuta Eŭropo kaj de aliaj kontinentoj, kaj ekde 8 jaroj atribuas tre faman premion "Homo de la limteritorio" (Człowiek Pogranicza). La premiitoj ĝis nun estis: litovo Tomas Venclova, estono Arvo Pärt, ukraino Bohdan Osadczuk, polo Jerzy Ficowski kaj italo Claudio Magris. La plej imitinda agado de la Fondaĵo "Limteritorio" estas la edukado de infanoj estimi la aliajn, kaj lerni malkovradi kaj priskribadi la lokan historion. La "Medalon de Toleremo", kiun ĝis nun ricevis nur la papo Johano Paŭlo la Dua, la Monda Organizo de Skolta Movado, kun la sidejo en Ĝenevo, kaj prof. Władysław Bartoszewski, en la nomo de la Fondaĵo "Pogranicze" akceptos membro de la Honora Patrona Komitato de nia kongreso, estimata sinjoro – Krzysztof Czyżewski. Mi petas doktoron Zaleski-Zamenhof, la kuniciatinton de la Medalo, profesorinon Hanna Konopka, prezidantinon de la Komitato de Fondumo Zamenhof kaj la urbestron Tadeusz Truskolaski, enmanigi la Medalon.

         La Fondaĵo "Limteritorio" (Fundacja Pogranicze) estis fondita en majo 1990. Ĝi estas privata, sendependa organizaĵo, gvidanta nek politikan nek komercan agadon. La programa agado estas plene dediĉita al la kultivado de la limteritoria sento kaj konstruado de pontoj inter homoj de diversaj religioj, gentoj kaj kulturoj. Ĝi estas fondita de la kvarpersona teamo de kulturanimantoj, kiuj pli frue laboris en: la teatroj "Gardzienice" (la vilaĝo Gardzienice apud Lublin) kaj "Stop" (en Słupsk), kaj en la Kulturcentro "Dąbrówka" en Poznań (Krzysztof Czyżewski, Małgorzata Sporek- Czyżewska) kaj en la Komunuma Kulturcentro en Czarna Dąbrówka en Kaŝubio (Wojciech kaj Bożena Szroeder). Tiu kvaropo komencis kunlabori jam en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, kunorganizante ĉiujare "Rekontovilaĝon Internacia Trejnejo de la Alternativa Kulturo" en Czarna Dąbrówka. Dum la kelkmonata printempa, komuna vojaĝo al la Oriento en 1990, renkontiĝante i.a. kun la nobelpremiito Czesław Miłosz, ili venis al la urbeto Sejny/Sejnai. La Fondaĵo sian sidejon havas dekomence en Sejny/Sejnai, kaj la oficejon en la alia limteritoria urbo Suwałki. En 2003 fondiĝis la Societo de la Amikoj de La Fondaĵo "Limteritorio", registrita en Usono, kiu sian sidejon havas en Aleksandria apud Vaŝingtono. La financojn por sia agado la Fondaĵo ricevas ĉefe gajnante konkursojn, kiujn okazigas diversaj polaj, aliaj eŭropaj kaj usonaj organizaĵoj, kaj de privataj personoj. La Fondaĵo "Limteritorio" intime kunlaboras kun la Centro "Limteritorio de la Artoj, kulturoj kaj gentoj" (Pogranicze sztuk, kultur, narodów), kun kiu ĝi subskribis kunlaborkontrakton, surbaze de la komunaj statutaj celoj de ambaŭ organizaĵoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto