Vizitu Forumon

Truskolaski: La idearode Zamenhof estas daŭre en nia koro

(GMT+08:00) 2009-08-03 14:06:15
(Raportas: Bruĉjo Kasini el Italio, KN: 150)

      La 30-a de julio, ampleksa nombro da kongresanoj estis invitita al akcepto de la urbestro de Bjalistoko, s-ro Tadeusz Truskolaski, en Pałac Branickich.

      La komunuma palaco, kiel ni jam aludis en la Kuriero, gastigas nuntempe vastan ekspozicion pri la rilatoj inter familio Zamenhof kaj medicino, riĉa je pluraj dokumentoj kaj grandaj bildoj, ĉiuj akompanataj de ampleksaj klarigoj en la pola kaj en Esperanto.

      Unue salutis la kongresanojn, en flua Esperanto, la urbestro Tadeusz Truskolaski, kiu agnoskis ke la ideo de Esperanto nenio alia estas, iasence, ol provi reprodukti mondskale la mikrokosmon bjalistokan de la fino de la 19a jarcento, kaj dankis pro nia veno al Bjalistoko, ĉar nia ĉeesto ĉi tie signifas ke la idearo de Zamenhof daŭre estas en la koro de personoj tra la tuta mondo.

      Sekvis longa kaj tute ĝuinda intermezo de antikvaj muzikoj kaj dancoj bjalistokaj, ludataj de la lernejmuzika grupo "Capella Antiqua Bialistocensis". Intervenis tiam Louis Christoph Zaleski-Zamenhof, kiu dankis la urban estraron pro la nuna kongreso kaj pro la Centro Ludoviko Zamenhof. La prezidanto de UEA Probal Daŝgupta priskribis siajn deinfanajn kulturajn rilatojn kun Pollando, kaj ke dank' al Antoni Grabowski li interkonatiĝis kun la ĉefverko de Adam Mickiewicz "Sinjoro Tadeo" kaj povis ĝin legi. "Sinjoro Tadeo" rakontas pri grava malvenko, kaj el gravaj malvenkoj ni lernas, kion ni devas poste fari. Ni nun troviĝas meze de grava tutmonda ekonomia krizo, do ni devas preni, kiel Mickiewicz per "Sinjoro Tadeo" instruis al ni, la nunan krizon kiel lernilon, kaj ni devas krei nian epopeon por povi iri antaŭen.

       Post mallonga saluttransdono de Esperanto- urbo Herzberg, la vicurbestro Aleksander Sosna invitis ĉiujn forkonsumi luksan sortimenton de tipe polaj manĝoj.

       Verŝajne la ĝisnuna priskribo donas ŝablonan impreson de kutima akcepto, sed la ĉi-taga estis markita de evidenta, aparta afablo de la lokaj aŭtoritatoj, kiuj evidente perceptas ĉiujn nin esperantistojn kiel iasence filojn de ilia urbo, kaj same evidente nutras por niaj idearoj fortan emocian senton, ĉar ili naskiĝis ene de la popolo, kiun ili nuntempe gvidas.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto