Vizitu Forumon

Kunsido de kristanoj

(GMT+08:00) 2009-08-03 14:11:47
(Raportas: Marija Beloŝeviĉ el Rusio, KN 261)

       La kunsido de kristanoj, membroj de IKUE kaj KELI sed ankaŭ aliaj kristanoj ĉeestantoj de la UK okazis ĵaŭdon, la 30an de julio. La kunsido esti okazo informiĝi pri la ĉijara Ekumena Esperanto- Kongreso okazinta dum la semajno antaŭ la UK, kun partopreno de 230 kongresanoj el dudeko da landoj.

      Krome, oni ankaŭ informis pri novaĵoj en IKUE kaj KELI kaj pri la estontaj aranĝoj.

      Dum la kunsido estis transdonitaj salutoj de neĉeestantoj, inter kiuj la plej kortuŝa estis la mesaĝo sendita de la honora membro de UEA pastro Duilio Magnani el Rimini.

      I.a. pastro Magnani skribis: "Nia amo al Kristo ligas nin por kune atesti la saman Kredon ene de Esperantujo. La sama amo instigu ĉiujn senlace kaj kuraĝe agadi por realigi per la forto kaj la roso de la Sankta Spirito la Dian Regnon en nia koro kaj en la homaro. Mi subtenas humile kaj senpove vian laboron per preĝoj kaj suferoj." Fine de la mesaĝo li dankis pro ĉiesaj preĝoj por li.

      En la dua parto de la kunsido, prelegon rilatan al la 800-jara karismo de Sankta Francisko prezentis Marija Beloŝeviĉ. Ŝi aparte fokusiĝis al la 20a jarcento ene de kiu oni trovas ankaŭ viglan franciskanan movadon ene de la Anglikana Eklezio.

      Krome, ŝi atentigis pri ekumenaj streboj kaj ĉefe pri la "Spirito de Asizo", kiu post la iniciato de la papo Johano Paulo II en la jaro 1986 daŭre vivas. Surbaze de tio, estis levitaj propono ĉu ian interreligian kunvenon oni povus proponi al esperantistoj apartenantaj al aliaj religioj. Sekvis vigla diskuto, dum kiu estis faritaj kelkaj proponoj por organizo de komunaj kristanaj aranĝoj dum la UK.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto