Vizitu Forumon

LIBE-kunveno

(GMT+08:00) 2009-08-03 14:15:40
(Raportas R. Moerbeek el Nederlando, KN 216)

      LIBE, Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, kunvenis mardon la 20an de julio, je la 15h15 en la salono Sygnarski. Entute ĉeestis 28 personoj el 15 landoj eŭropaj, Brazilo, Japanio, Ĉinio aŭ Usono. La kunsidon gvidis Aldo Grassini, kiu laŭ la kutimo inter vidhandikapitoj invitis ĉiujn citi siajn nomon kaj loĝlandon.

     Poste la parolvicon ricevis Otto Prytz, kiu menciis la 75an Internacian Kongreson de Blindaj Esperantistoj, ĵus okazintan en Muszyna, la sukcesan standon en la Movada Foiro kaj la nomojn de la (re)elektitaj LIBE-estraranoj: Prezidas Arvo Karvinen, ĝenerala sekretario estas Dragan Stoković. Ni aŭdis pri kunlaboro kun la Monda Brajla Konsilantaro, kies subkomitaton por unuecigo de brajla notacio O. Prytz mem prezidas. Ekzemple por la retadresa heliko ekzistas tri diversaj punkto-signoj. Li invitis aŭskulti lian IKU-prelegon ĵaŭde.

     Dum la kunsido oni disdonis belan faldfolion kun polaj-Esperantaj poemo de Helena Skoniecka kaj bildstriaro kiel helpi al blindaj esperantistoj en mult-kolora preso, plus kompaktdisko kun voĉsintezila programo, donacita de la japana asocio JABE. Laŭdon ricevis ankaŭ la senlaca Anatolij Masenko, kiu ne nur esence kontribuis al la organizado de la 75a IKBE (blindula kongreso), sed ankaŭ ŝvite alportis el Kislovodsk (ĉe Kaŭkazo) la brajlajn UK-programojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto