Vizitu Forumon

Muzikistoj kunvenis

(GMT+08:00) 2009-08-03 14:18:59
(Raportas: Franz-Georg Rossler el Germanio KN 891)

       La prezidanto Alan Bishop informis komence pri aferoj dum la pasinta jaro, kiuj konsistis precipe en la preparo de la MEL-organo "Muziko" kaj la preparado de la muziko por la UK.

       Oni invitis la ĉeestantan komponiston F.-G. Roessler konigi sian ĥorkanton "Kongreso Bjalistoka", aparte faritan por la ĉijara kongreso. En amuza atmosfero la korusanoj baldaŭ kapablis kanti ĝin trivoĉe, sen piano cetere, kiu jam mankis preskaŭ tutsemajne dum la korusaj ekzercadoj (!).

       La nove elektita estraro estas: Alan Bishop (prezidanto), Jennifer Bishop (sekretario/kasistino), Jesús de las Heras (redaktoro de la organo "Muziko") kaj Ian Fantom (retkomisiito). Akurate finiĝis la bonetosa kunveno.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto