Vizitu Forumon

TEĴA-kunveno

(GMT+08:00) 2009-08-03 14:22:06
(Raportas: Franz-Georg)

        La kunveno de la ĵurnalista asocio TEĴA evoluis laŭ la rutina maniero, tamen kun aparta uverturo. La prezidanto Audrys Antanaitis komence solene disdonis la ĵus elfaritajn membrokartetojn, t. e. ĵurnalistajn identigilojn.

        Poste li prezentis la ĝisnunajn atingaĵojn de TEĴA: 1. agnoskon kiel jura persono en Litovio, 2. ekhavon de sidejo, 3. posedon de propra sigelo, 4. instalon de bankkonto.

        Vice la sekretario Ŝilas Vytautas aldonis superrigardon pri la membraro (110 / 38 landoj), pri la rilato al UEA (ne aliĝinta, sed kunlaboranta membro) kaj pri la rilato al internaciaj ĵurnalistaj asocioj kaj pri planoj pri seminarioj kaj konferencoj. La vicprezidanto Kalle Kniivilä informis pri la retpaĝo (tejha.org) kaj la manieroj uzi ĝin. En la parto "proponoj kaj diskutoj" oni konkludis jene: a) ŝanĝo de la Etika kodo ĵurnalista: rifuzita, b) membrokotizo: ne enkondukota, sed la plilongigo de la glumarko sur la membrokartetoj kostas aktuale 10 EUR, c) rezolucio pri leĝo pri protektado de infanoj en Litvio: akceptita. La lasta punkto, aparta finalo, provokis ardan, eĉ ĥaosan diskutadon. Fine de la TEĴA-kunveno la vicprezidanto eltiris el sia sako rezolucion pri leĝo pri protekto de infanojen Litovio kaj proponis (se mi bone komprenis), ke TEĴA intervenu kontraŭ tiu ĉi leĝo en tiu lando. Preskaŭ neniu konis la tekston,tamen la estraro aŭdacis peti voĉojn por aŭ kontraŭ.

         Temas pri la diskutado, cetere multalanda, ĉu la protektado de infanoj kontraŭ pornografio limigas la liberecon de ĵurnalistoj (diru: retuzantoj). Mi tie ĉi ne volas cerbumi pri la fakto. Sed ĉagrenas, ke en tiu kunveno unu homo trudis politikan temon al malforta Esperanta grupo. Tio estas almenaŭ malafablaĵo. Sed stulteco estas la devigo al la litovoj interveni propralande en iu jura kazo kaj damaĝi la akiritan publikan agnoskon. Kaj orgojlo estas opinii, ke la rezolucio ion rezultigos.

         Decidi nur povas homoj informitaj kaj konsciaj pri la temo kaj la sekvoj. Kaj ne en malgrandega rondo (11 por, 8 kontraŭ el 110 membroj), kaj haste kvin minutojn post la indikita fino de la kunveno. Tia ne povas funkcii la demokratio. Kaj tion devus scii aparte ĵurnalistoj

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto