Vizitu Forumon

Intervjuo al Ranieri Clerici

(GMT+08:00) 2009-08-03 14:26:50
(Rikoltis intervjuon: Bruĉjo Kasini )

Laŭ vi kiun plej gravan sukceson Esperanto povas esperi dum la venontaj 50 jaroj?

      Tio tre dependas de tio kiel evoluos la tutmonda politiko. Ni supozu, ke ege kreskos la mondaj ekonomiaj interŝanĝoj, kiuj hodiaŭ engaĝas ne pli ol kelkajn elcentojn de la loĝantaro, eĉ en la plej evoluintaj landoj. Jen la plej grava atingo tiama: en pluraj landoj, decidopovaj sociaj tavoloj ekkonscios, ke la lingva demando estas ero esence grava de la ekstera politiko. Tiu konsciiĝo fontos el la konstato, ke la lingvoinstruaj sistemoj ne sukcesas liveri la tiam bezonatan kvanton da homoj kapablaj adekvate rilati internacie per la nacia lingvo tiam uzata internaci-cele. Des pli, ke tiam, en la internaciaj rilatoj, plinombriĝos la situacioj de la tipo "venkanto-perdanto" (kies tipa ekzemplo estas la rilato inter du homoj kiuj konkuras por akiri nedivideblan mendon / projekton), kompare kun la situacioj de la tipo "venkanto-venkanto" (kies tipa ekzemplo estas la rilato inter turisto kun kreditkarto bezonanta tranoktadon kaj hotel-akceptejo). Vasta kaj profunda konsciiĝo pri la problemo ĉe decidopovuloj (laŭeble: la decidopova popolo  mem) estas esenca antaŭkondiĉo por akceptigi la solvon Esperanto.

Kaj kion ni e-istoj devas fari por tion atingi?

     1. Garantii ĝistiaman pluvivon kaj evoluon de Esperanto kaj de ĝia kulturo pli-malpli laŭ la nunaj procedoj kaj ritmoj.

     2. Plirapidigi la menciitan konsciiĝon (speciale ĉe plurŝtataj organizaĵoj kiaj EU kaj similaj) laŭ la "taktiko Blanke" (tio estas, per esploroj asign(ig)itaj al sciencistoj kiuj – ne estante mem esperantistoj – tamen kutimas konduti objektive kaj sufiĉe konas la solvon Esperanto).

     3. Principe, ĉie kaj ĉiam "favori mezuradon". Ekzemple, subteni la mezuradon de la lingvokono (kaj pri Esperanto kaj pri la ceteraj lingvoj) laŭ la Komuna Europa Referenckadro (KER). Ĝenerala enkonduko de KER ĉesigos la hodiaŭan skandalon, ke Eŭropa Unio publikigas la opiniojn (subjektivajn kaj optimismajn) de eŭropanoj pri sia kono de fremdaj lingvoj, kiujn amasmedioj emas interpreti kvazaŭ objektivajn statistikojn.

Do laŭ vi la tradicia "fina venko" estas nun neatingebla celo?

     Ĝi estas ja atingebla, sed ne laŭ la skemo ke la Esperanto-movadaj asocioj iom-post-iom plilarĝiĝos al la tuta homaro, sed tial, ke decidopovaj neesperantistoj ekkonsciiĝos pri la graveco de la lingvo-demando kaj trovos taŭga la solvon intertempe vartatan kaj disvastigatan fare de la esperantistoj.

Kiuj estas la instancoj pli proksimaj al tiu agnosko?

      Supozeble la ekonomia mondo, speciale en landoj en kiuj abundas firmaoj el malgrandaj dimensioj; kaj, unuavice, la politika mondo, ĉar ĝi pli kaj pli dependas de bona ekonomia farto kaj samtempe estas pli decidopova

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto