Vizitu Forumon

Intervjuo al Seán Ó Riain

(GMT+08:00) 2009-08-03 14:34:06
(Rikoltis intervjuon: Bruĉjo Kasini)

Laŭ vi kiun plej gravan s u k c e s o n Esperanto povas esperi dum la venontaj 50 jaroj?

        Kiel vi scias, mi laboras je Eŭropa nivelo, kaj laŭ mi estas pluraj aliroj al la agado de EU. Mi menciu du: la plifortigadon de plurlingveco kaj la plifortigadon de Eŭropa identeco.

Kiuj estas do?

        Plurlingveco: ŝajnas al mi ke la projekto Springboard vere montras la vojon. Ili instruas ne la tutan lingvon Esperanto, sed lingvoorientadan kurson baze de la gramatiko de Esperanto kun la 500 plej oftaj morfemoj, kun du celoj: levi la lingvokonscion kaj prepari infanojn por la sekva lernado de aliaj lingvoj. Tiu aliro donas la sperton de sukceso en lingvolernado al infanoj, kiuj alimaniere neniam havus tian sperton. La irlanda ekzemple estas instruata devige al ĉiuj infanoj en bazaj kaj mezaj lernejoj en Irlando ekde 1922, sed nur 30% sukcesas atingi la lernejan celon; la aliaj infanoj – fakte la granda plimulto – studas devige la irlandan lingvon dum 12 jaroj kaj spertas nur malsukceson, kio konvinkas ilin ne havi talenton por lingvoj. Indas esplori ĉu la spertoj de Springboard povus helpi en Irlando.

Kaj pri Eŭropa identeco?

       Ŝajnas al mi ke Eŭropo multon atingis ekde la dua mondmilito. Ni spertis la plej longan periodon sen granda milito en nia historio, sed restas malforta punkto: la naciaj identecoj estas multe pli fortaj ol la tuta identeco. Mi kredas ke endas plifortigi Eŭropan identecon, kiu estos harmonia kun la naciaj-regionaj identecoj; bezonatas pli granda emocia ligo inter la civitano kaj Eŭropo, por ke la averaĝa civitano evoluigu en si mem Ni-senton kiam temas pri Eŭropo. Lingvo kiel Esperanto povas ludi rolon en tiu kampo; ĝi povas esprimi tuteŭropan identecon kaj tiel rekte helpi la politikan kaj socian integriĝon de Eŭropo.

Kaj kiel ni esperantistoj devas labori por tio?

       Ni bezonos kaj flekseblecon, kaj realismon. Fleksebleco en la senco ke ni uzu Esperanton kiel ilo multe pli ol kiel celo; ni devas esti sentemaj al la deziroj kaj bezonoj de niaj kunparolantoj neesperantistoj. Realismo en la senco ke ni bone komprenu kio eblas nuntempe en EU, kaj kio "ne" eblas. Ekzemple, la Eŭropa Komisiono ne povas deklari Esperanton kiel unu el la oficialaj lingvoj de EU; tiu estas decido por la Konsilio de Ministroj, kaj fakte por unuvoĉa decido de ĉiuj registaroj de la 27 EU-landoj. Sed malpli ambiciaj celoj estas jam atingeblaj: EEU jam ricevis agnoskon kaj eĉ financan subtenon de la EU-instancoj; EEU pretas aktive partopreni la novan forumon pri plurlingveco, kiun la Komisiono intencas starigi en oktobro; pli kaj pli EEU proponas pli profunde esplori la spertojn de Springboard por plibonigi la lingvolernadon ĝenerale. Pasintdecembre EEU organizis konferencon en Bruselo pri du- kaj plurlingva edukado: konataj internaciaj fakuloj ne esperantistoj prelegis kaj kelkaj el ili esprimis miron pri la sukcesoj, kiuj jam Springboard atingis.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto