Vizitu Forumon

Intervjuo al Reinhard Selten

(GMT+08:00) 2009-08-03 14:37:35
(Rikoltis intervjuon: Bruĉjo Kasini)

Laŭ vi kiun plej g r a v a n s u k c e s o n Es p e r a n t o povas esperi dum la venontaj 50 jaroj?

       La plej g r a n d a n s u k c e s o n , kiun ni povus atingi estas la t.n. "fina venko", sed verŝajne ĝin ni ne povas atendi dum la venontraj 50 jaroj, tamen mi ne estas profeto kaj mi ne volas diskuti tion. Io kio estas pli atingebla estas ke formiĝu kontrakto inter almenaŭ tri landoj kun malsamaj lingvoj, pri enkonduko de Esperanto kiel deviga lingvo en ĉiuj lernejoj. Mi pensas ke oni povas havi tian kontrakton, ekzemple enEŭropo: tiu kontrakto havus la potencialon kreski per akcepto de novaj kontrakto-ŝtatoj, kaj per tio iom post iom Esperanto povus fariĝi tre normala komunikilo. Mi pensas, ke tio estas realigebla, ĉar kelkaj landoj jam apogas certagrade Esperanton. Tiu ideo de kontrakto ne estas mia nova, ĝi jam venis antaŭlonge, sed ni povas konstati ke en Eŭropo multaj kontraktoj kreskis el tre malgranda komenco, kaj Eŭropo nun estas reto de kontraktoj, kiel ekzemple tiun de Ŝengen pri libera persontrafiko.

Ĉu tiu ideo, ne ofta, iel fontas ankaŭ de viaj elstaraj studoj?

       Jes, iom, kaj de tio ke mi estas ligita al la Eŭropa movado plumaniere. Pri tiu ideo mi jam parolis ankaŭ antaŭ parlamentanoj, naciaj kaj Eŭropaj.

Kion povas fari ni esperantistoj, unuope aŭ kiel movado, por helpi ĝian realiĝon?

      Oni devas propagandi tiun ideon ankaŭ al parlamentanoj, ĉar se iu grava politikisto faras tiun ideon sian propran, ĝi havos pli da ŝancoj realiĝis.

Ĉu vi povas prezenti aliajn proponojn al nia movado?

      Oni devas ankaŭ propagandi la ideon, ke Esperanto plifaciligas la lernadon de la aliaj lingvoj, kaj savas tempon al tiuj, kiuj volas lerni alian lingvojn. Fakte ne estas racie ne lerni Esperanton kiel unua fremda lingvo, kaj en tiu fakto kiun substrekis gravaj Esperanto-sciencistoj kiel István Szerdahelyi kaj Helmar Frank, ĉar povus fariĝi bazo por disvastigo de la internacia lingvo. Precipe al la lerneja medio oni do devas emfazi tiun ideon. En la lastaj Eŭropaj elektoj vi estis kandidato por EDE. Ĉu laŭ vi tio helpos al nia movado, malgraŭ la neelektiĝo? Ne multaj personoj vodĉdonis por EDE, sed tio permesis atentigi la publikon, kaj nun ekzemple la verda partio mencias Esperanton en sia programo, dum antaŭe ili timas ke ili perdos voĉojn pro tio. Bonaj ideoj ankaŭ povas atingi pli grandan reeĥon per tiajn meĥanismoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto