Vizitu Forumon

En Havanola venonta UK

(GMT+08:00) 2009-08-03 15:04:03
(Raportas: Juliân Hernàndez Angulo, KN 1730)

      Preskaŭ tricent kongresanoj partoprenis la kunsidon Venonta UK kie kubaj reprezentantoj prezentis la 95an Universalan Kongreson okazonta en Havano venontjare. Claude Nourmont, vicprezidanto de UEA kaj Clay Magalhães, Konstanta Kongresa Sekretario prezidis la kunsidon kune kun la kubanoj. Julian Hernandez Angulo, prezidanto de la LKK, informis pri ĝeneralaj aspektoj kaj de la lando kaj de la landa sekcio. Poste oni prezentis filmon pri Kubo, ties kulturo, naturo kaj popolo. Poste la ĉeestantoj havis la ŝancon fari demandojn en rilato kun la organizado de la kongreso. La prezidanto de LKK, Alberto Fernandez-Calienes, Maritza Gutierrez kaj Ariadna Garcia respondis plej diversajn demandojn pri enirpermeso al la lando, loĝado, ekskursoj, kuba mono, transportaj eblecoj, antaŭ kaj postkongresaj programoj, ktp. Estiĝis tre bona etoso dum la kunsido kaj ĉiuj foriris kun la deziro partopreni la venontan kongreson inspiritaj kaj kuraĝigitaj de la kubanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto