Vizitu Forumon

"El Popola Ĉinio" celebris 150-jaran jubileon de L.L.Zamenhof en 94-a UK

(GMT+08:00) 2009-09-03 16:32:20

Celebre al la 150-jara jubileo de E-kreinto L.L.Zamenhof, "El Popola Ĉinio" okazigis specialan kunvenon la 26-an de julio en salono Kabe en la 94-a Universala Kongreso. La kunvenon prezidis s-ro Yu Tao, komitatano de UEA kaj ĝenerala sekretario de Ĉina E-Ligo. Al la kunveno ĉeestis dekoj da homoj. Inter ili rimarkindas s-ro Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA, kaj s-ro Chen Haosu, prezidanto de Ĉina E-Ligo kaj prezidanto de Ĉina Asocio por Amikeco kun Alilandaj Popoloj. En la kunveno, "El Popola Ĉinio" prezentis al la ĉeestantoj esperantigitan poemaron "La Espera Vojo".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto