Vizitu Forumon

Virga Aŭskulto por la Virga E-elsendo — Rememoro pri CRI en la Sorĉa Momento 1964-12-19

(GMT+08:00) 2009-12-14 17:35:27

Aŭskulti programojn de radio, eĉ en la pasinta jarcento, estas tre banala ĉiutagaĵo laŭ ĉies sperto. Nenio mirinda, sekve neniom menciinda. Siatempe, en nia socia vivo abundas disaŭdigoj de diversaj radiostacioj, ne nur la centra (ŝtata), sed ankaŭ provincaj, urbaj kaj de plej diversaj entreprenoj. Multaj fabrikoj, lernejoj ks funkcias siajn proprajn brodkastejojn, ĉu grandajn aŭ negrandajn. Laŭtparoliloj dissemiĝas ĉie videblaj. Iliaj disaŭdigoj komenciĝas ekde la mateno, vekante nian ellitiĝon, akompanante nin en matena gimnastiko kaj adiaŭis ĝis nia endormiĝo. Ni povas facile aŭdi diversajn programojn ĉiavetere, eĉ sen radioricevilo.

Tamen, en Ĉinio 1964, aŭskulti Esperanto-elsendon de CRI (siatempe Pekina Radio) ne estas facila afero. Por atingi tiun celon, estas kvar kondiĉoj anticipe necesaj, nemankigeblaj:

1.Informo:Anticipe scii pri la okazonta E-elsendo, pli bone ankaŭ pri la horaro.

2.Aŭdkapablo:por kompreni plejparton de la disaŭdigo.

3.Radioricevilo:kiu povas ricevi programon je la mallonga ondo.

4.Cirkonstanco:relative sekura loko por aŭskulti en neĉina lingvo.

La suprediritajn kvar kondiĉojn mi pretigis ne per unu tago, sed per iom-post-ioma kompletigo en ĉ. ok jaroj.

Koncize do pri tiu jaroko da preparo.

Aŭtune 1956, tre hazarde mi eksciis la nomon de Esperanto. Mi sendis leteron al la pridemandi. Ili transsendis mian leteron al Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). Sub la kompleza helpo de la veteranoj en ĈEL mi komencis memlerni Esperanton en la vintro 1956. Sen instruisto kaj kunlernantoj ĉe mi. Cirkonstanco por izolita memlernanto estas ege malfacila, sed tio vekis mian spitemon kaj deziron: nepre ellernu Esperanton ĝis bona posedo! Mia unua lernolibro (kompilita de Sheng Guocheng), estas sendita de Estimata Honfan al mi. Por trovi tiun lernilon, li zorgeme serĉadis en pekinaj libro-brokantejoj dum tri monatoj. Tiu malnova lernolibro legiĝis en arkaika ĉina skrib-lingvo. Mi diligente memlernis tri monatojn, finlegis tiun lernilon. Por esprimi mian dankemon, mi skribis dank-leteron en Esperanto kaj sendis al la veterano en Pekino. Kvankam mi jam povas skribi leteron en Esperanto, tamen mi ankoraŭ ne scipovis voĉlegi eĉ la alfabeton de Esperanto.

1957, post jaroj da vivpaŭzo, ĈEL refunkciiĝis. Ili sendis al mi materialojn por Esp-lernado kaj adresojn de fremdaj esp-istoj. Mi komencis vastan internacian korespondadon. Leteroj el dekkelkaj fremdaj landoj fariĝis raraj filatelaĵoj. Mi mem ne estas filatelisto. Por mi la amikaj leteroj sur paperoj jam sufiĉas. Mi malavare donacis tiujn fremdajn kovertojn kun belaj poŝtmarkoj al iu filatelisto el miaj intimaj geamikoj, kun postulo pri nenia rekompenco.

Mirinda komunecon ekzistis inter mi kaj tiu filatelisto. Ni ambaŭ havas saman familian nomon HU, ni havas saman hejmlokon, ni havas saman laborejon ( respektive en tri urboj, en tri fabrikoj, por kelka tempo en sama sekcio, en sama oficejo, kun skribtabloj vid-al-vide starantaj).

En okuloj de tiu filatelisto, la fremdaj poŝtmarkoj, kiujn mi donacis al ŝi, estas neaĉeteblaj en Ĉinio, do senpreze valoraj kaj trezoraj. Tiu donaco estas granda favoro kiun ŝi ne povas rekompenci, sekve ŝi prenis la konduton 'ne vorte danki al granda favoranto'. Tamen, kredu, ke en la vivo vere validas la sentenco "Bono estas rekompencata per bono". Poste, dum mia lernado pri Esperanta prononco, tiu filatelisto donis al mi tri ŝlosile gravajn helpojn, ankaŭ netakseblajn per mono. Mi eĉ preferas diri, ke ŝiaj tri helpoj al mi estas legendaj.

Tiu mia samlokano-amikino mem ne estas esperantistino. Tamen ĝuste ŝi instruis al mi la prononcon de la Esperanta alfabeto (1957), aŭdigis al mi la Esperantan parolon de la sondisko Linguafono (1958), kaj helpis min sukcese aŭskulti la unuafojan E-elsendon de Ĉinio (1964).

Somere de 1957, mia samlokano-amikino havis ofic-vojaĝon al Ŝanhajo. Laŭ mia peto, ŝi vizitis al la ŝanhaja sidejo de la Asocio por Ĉina-Sovetia Amikeco, kie ŝi salutis al la veterana s-ro Xian Xijia (Sanio). Sanio instruis al ŝi la prononcon de la Esperanta alfabeto. Mia samlokano-amikino funkciis kiel "Homo-diktafono". Reveninte ŝi instruis al mi la prononcon. Ekde tiam mi ne plu restis muta esp-isto kaj povas deklami tekston en Esperanto.

1958, elspezinte plejparton de mia monata salajro, mi aĉetis el la Fremdlingva Librejo duplikaton de la Esperanta versio de la sondisko Liguafono. Mi mem ne havas gramofonon. Mia samlokano-amikino havas elektran gramofonon. Sed ŝiahejme en la tuta ĉambro troviĝas nur unu ŝtopilingo. Sekve ni frontas al alternativo: aŭ funkciigi la elektran gramofonon sen prilumo de elektra lampo por la ĉambro, aŭ ni funkciigi la lampon sen aŭdigo de la sondisko per la elektra gramofono. Siatempe estis luna nokto. Mi ne volas atendi ĝis la hela tago de venonta dimanĉo kaj devigis ke ŝi tuj funkciigu por mi la elektran gramofonon. Tiel, en ĉambro plena de milda lunlumo, mi unuafoje aŭdis la taktoplenan Esperanto-parolon el la sondisko.

1959, mia traduko unuafoje aperis en la revuo El Popola Ĉnio (EPĈ, n-ro 2/1959). Ekde tiam mi havis pli oftan interkomunikiĝo kun Pekino kiel kunlaboranto de la revuo.

1962, mi kunvokis amikojn kune pasigi Zamenhof-feston, eĉ tute en Esperanto. Ĉijare Ĉinio komencis prepari por la Esperanto-elsendo.

1963, EPĈ (ankaŭ en la n-ro 2) publikigis la kunfoton faritan de mi kaj amikoj en Zamenhof-festo 1962. Samjare, Vuhana Esperanto-Rondo (VER) fondiĝis en 1963-04-05. Mi sendis kontribuojn al ili de alia provinco, kaj tiel havis interkomunikiĝo kun VER. Samjare en 1963-07-25, okazis en Pekino la Unua Ĉina Kunveno pri Esperanto-Laboro. Mi ricevis oficialan invitilon; tamen, pro la malpermeso far la estro de mia fabriko, mi ne povis ĉeesti la sopiratan kunvenon. Marŝalo Chen Yi donis sian faman parolon pri Esperanto-laboro en la kunveno, kiu multe kuraĝigis al ni ĉinaj esp-istoj.

Tiel, de la tri kanaloj de veterano-instruistoj, amikoj kaj revuo(j) mi sufiĉe frue informiĝis pri la aperonta Esperanta disaŭdigo de Ĉinio. Tiam ĉinaj esp-istoj reciproke transsendis la ĝojigan informon, kiu vekis ĉe mi fortan deziron: nepre aŭskultu la Esperantan disaŭdigon de nia propra Patrujo!

Aŭdkapablo. Se mi ne povas prepari min per rekta vojo tiuflanke, do laŭ kurba vojo al sama celo. Unue, mi pli ofte faru laŭtan deklamon de Esperantaj tekstoj al mi mem. Due, provu esperantigi el ĵurnaloj la gravajn novaĵojn pri kurantaj aferoj. Ĉar mi supozas ke tio estas nemankigebla en la ĉina disaŭdigo al fremdaj aŭskultantoj.

En aŭtuno de 1964, la plej gravaj novaĵoj estis la 15-jariĝa jubileo de la Nacia Tago de ĈPR, la oficiala prezento de la granda muzika-danca epopeo en la Popola Halo, kaj la sukcesa eksplodo de la unua atom-bombo de Ĉinio en 1964-10-16. Mi kredas, ke mi pli bone komprenos tiujn novaĵojn en la Esperanto-elsendo de CRI (Pekina Radio) dank' al mia anticipa prov-esperantigo.

Tio vekis mian alia konjekton: Multaj el la fervoraj Esperantistaj aŭskultantoj tra diversaj landoj, kiuj ne ŝparis ĉian klopodadon por kapti tiun elsendon, celas ĉefe la Esperantan sonon, dume la enhavo de la novaĵoj por ili estis nur duagrade gravaj (ĉar ili eble jam delonge sciis la novaĵojn de sia gepatra lingvo). Allogate de Esperanto, multaj el ili fariĝis ĝisostaj Esperanto-maniuloj. Nun CRI disaŭdigas en 59 lingvoj (49 fremdaj lingvo), sed neniu el tiuj dekoj da lingvoj posedas pli mirindan ĉarmon, pli magian sorĉon, ol Esperanto!

Siatempe en nia vivo ankoraŭ ne aperis transistora radioricevilo. En ĉiovendejoj vendiĝas nur valv-aparatoj, surtablaj, neporteblaj por mano nek libere moveblaj. Kun ju pli multe da elektronaj tuboj, despli altranga la radioricevilo estas. Radioricevilo estas luksaĵo inter la sopirataj familiaj konsumaĵoj <3 turniĝantaj kaj 1 sonanta> [noto: 3 turniĝantaj estas brakhorloĝo, biciklo kaj kudromaŝino; 1 sonanta estas radioricevilo.] Mi mem ne havas radioricevilon, kaj denove devas peti helpon de amiko.

Sed tio ne estas ordinara peto kaj helpo. Tian peton mi povis diri nur al la plej intima amiko, kiu volontas fari ĉion por vi pro amikeco. En nia dialekto de Wuhan-anoj, tia amiko estas nomata "Kompleta Amiko". Ĉar ekde 1962 jam sufiĉe populariĝis en Ĉinio la slogano ke "pri klas-bataloj ni devas averti ĉiujare, ĉiumonate, ĉiutage!" Aŭskulti radion en fremda lingvo tre facile vekis suspekton pri "aŭskultado de malamikaj radioj". Se tia aŭskulto de radio en fremda lingvo okazis en noktmeza tempo kaj hazarde estis subaŭdita de najbaroj, tio vekus ankoraŭ pli grandan suspekton aŭ danĝeron.

Mia samlokano-amikino triafoje etendis al mi sian helpeman manon. Antaŭ nelonge ŝi aĉetis novan radio-ricevilon, kun tri malsamaj ondlongoj kaj unu valvo, vulgare nomata kata okulo, kiu impone flagras berile dum la radio parolas. En tiuj jaroj, kiam popolano en Ĉinio aĉetis tian potencrangan radioricevilon, la posedanto ofte unue vizitis al policejo, kie li sin anoncis kaj publike forigis la funkcion de radioricevo per mallonda ondo. Tia forigo estas por eviti alies suspekton. Ĉar en multaj tagoj aŭskultinte mian deziron aŭskulti la Esperanto-elsendon de Pekina Radio, mia samlokano-amikino decidis portempe ne fari la malvolontan kripligon al sia nova radioricevilo (ĉar ne ekzistas leĝa devigo). Sed ŝi havas novan zorgon: ĉu ni pro neglektemo malsukcesos kapti la sopiratan elsendon en urĝa momento? Ŝi do anticipe mem provis multfoje. Trovinte la celitan mallongan ondon, ŝi fiksis la ŝaltilon tamen je la mezlonga ondo tiel, ke ŝi povas konversi per ektuŝo tuj al la celita mallonga ondo.

Frumatene, je la 4a horo de 1964-12-19, finfine alvenas la longe sopirata tago, la longe sopirata momento. Neniu Esperantista amiko akompanas min por kune ĝui mian emocion kaj ĝojon. Tra la vasta firmamento en nokto ekaŭdiĝis klaraj sonoroj de melodio . Jen la komenca muziko. Sekve aŭdiĝas alvokoj: "Parolas Pekino!", "Parolas Pekino!" Alternas la vira kaj virina voĉoj, kristalaj. Sekve aŭdiĝas:"Bonan Vesperon! Karaj geaŭskultantoj, nun ni komencas nian elsendon en Esperanto!" Kvankam mi ne povis antaŭscii tiujn frazojn, tamen mi tute komprenis ĉi-momente. Poste mi eĉ memoris parkere. En subregata voĉo mi ĝojkriis en Esperanto:"Hura!" Per tio mi jubilas la sukceson de la ĉina Esp-a disaŭdigo, ambaŭflanke de la unuafoja elsendo kaj aŭskulto!

En sekvaj jaroj, kune kun la reformado kaj malfermo de nia Patrujo, multe progresis la cirkonstanco en la ĉina socio. CRI ankaŭ aldonis E-elsendon al Japanio, Koreio kaj Sudorienta Azio. La horaro por ni fariĝis pli oportuna. Mi ne plu bezonas aŭskulti en profunda noktomezo.

Post multaj jaroj, mi kompilis por ĉinaj Esperanto-kursanoj lernolibron . En dek jaroj ĝi havis pli ol dek eldonojn, el kiuj tiu eldonita de ĈEE 1992 jam atingis 30 milojn da ekzempleroj. En tiu libro, la 16-a leciono estas speciale pri Esperanta Disaŭdigo de Radio Pekino. Tiam la rimedoj por Esperanto-lernado multe boniĝis. Kursanoj povas aŭdi en klasĉambro la sonbendon de CRI. Ĉiufoje, kiam mi aŭdis la alvokon "Parolas Pekino!Parolas Pekino!", mi ĉiam rememoras pri mia unuafoja aŭskulto de E-elsendo, kaj emocio ankoraŭ bolas en mia koro.

☆ Gratule al CRI

--- okaze de la 45-jariĝa jubileo de la E-elsendo

(2009-12-19)

Pri la unua sorĉ-momento

ĝis nun mi ankoraŭ memoras:

Kiel via voko sonoras

tra vasta ĉina firmamento

al oriento, okcidento!

Aŭdante mi pie adoras.

Pri la unua sorĉ-momento

ĝis nun mi ankoraŭ memoras.

Per diligento kaj talento

vi ĉiam fidele deĵoras.

Rekompenco inda valoras:

Kreskas impona monumento

ekde la unua momento.

----------------------------

Guozhu:

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto