Vizitu Forumon

Unua raportistino: Pri la pasintaj aferoj de ĉina Esperanta disaŭdigo

(GMT+08:00) 2009-12-14 17:35:27


unua raportistino Li Yuping

La Esperanta disaŭdigo de Ĉina Radio Internacia baldaŭ 45-jariĝos. Mi estas tre feliĉa ke mi trapasis la procezon de la jaro 1962 ĝis la jaro 2000. En tiu jaro mi emeritiĝis .

Mi ekkonis Esperanton en 1962. Tiam Ĉinio planis funkciigi Esperantan disaŭdigon. Por tio necesis kulturi laborantojn . Mi estis elektita. Tiam mi estis studento de ĵurnalisma fakultato de Pekina Brodkasta Instituto (nuna Pekina Komunikada Universitato). Samtempe elektitaj estis aliaj tri studentoj de la sama fakultato. Ni kvar formis la Esperantan kurson.

Ni kvar ordinaraj studentoj tuj fariĝis fokuso de miloj kaj miloj da esperantistoj ĉinaj kaj alilandaj, ĉar tiu kurso estas la unua Esperanta kurso sub regula alta lernejo ekde 1887. Kiel konate en tiu jaro la Unua Libro de Esperanto publikiĝis. Do ni gajnos la unuan oficialan diplomon de Esperanta fako de alta lernejo en la mondo.

Somere de 1963, ni finis la studadon. Mi kaj alia kunlernanto estis senditaj al Radio Pekino (nuna Ĉina Radio Internacia). Ni faris preparon por Esperanta disaŭdigo. Ni kolektis kaj redaktis dokumentojn pri Esperanto, ekzemple ĝiaj naskiĝo,disvolviĝo kaj reala stato, nombro de esperantistoj de diversaj landoj, Esperanta disaŭdigo de aliaj landoj, kaj la historio de ĉina Esperanto-movado. Kun la helpo de Ĉina Esperanto-Ligo, ni akiris sonbendojn de Esperantaj programoj de Radio Varsovia de Pollando kaj Bulgara Radio, kiuj havas Esperantan disaŭdigon, kaj son-diskojn de famaj oratoroj en Esperantujo. Ni prenis tiujn kiel modelon en lernado.

La kvara horo frumatene de la 19-a de decembro, 1964, estas la momento memorinda por ĉiam. La voĉo de ĉinaj esperantistoj la unuan fojon sonoris en la firmamento. Tio malfermis la novan etapon de la historio de ĉina disaŭdigo kaj la historio de ĉina Esperanto-movado.

Post proksimume unu semajno nin atingis la unua letero de aŭskultanto. La leteron skribis Nguyen Van Guong el Moskvo. Sinjoro Nguyen estis membro de la Centra Komitato de la Labora Partio de Vjetnamio kaj ambasadoro de Vjetnamio al Sovetunio. Li aŭdis nian disaŭdigon kaj esprimis varman gratulon al ni. En 1975, 11 jarojn poste, mi vizitis Vjetnamion kiel membro de Ĉina Esperanto-Delegacio. Tiam s-ro Nguyen jam revenis al la patrolando kaj sin okupis kiel ministro pri ekstera ligo de la Centra Komitato de la Vjetnama Labora Partio. Li intervidiĝis kun la delegacio kaj regalis nin per bankedo. En la bankedo li invitis min sidi ĉe li kaj intime parolis kun mi pri la ĉina Esperanta disaŭdigo.

Ĝis la 19-a de januaro, 1965, tio estas, unu monaton post nia unuafoja disaŭdigo, flugis al ni entute 17 leteroj el 9 landoj: Vjetnamio, Federacia Germanio, Sovetunio, Japanio, Usono, Belgio, Pollando, Finlando kaj Nederlando.

Dum la laborado de pli ol 40 jaroj mi amikiĝis kun multaj aŭskultantoj. Ili estas tre varmaj kaj afablaj. Mi emeritiĝis jam dek jarojn, tamen mi ankoraŭ memoras ilin. Mi donu kelkajn nomojn. Doktoro Ivo Boroveĉki estas konata nomo de nia redakcio. Li estis partizano en la liberiga milito de Jugoslavio kaj gajnis altan respekton en lia loĝ-urbo Pula. En juneco li lernis Esperanton. Li bele parolas en Esperanto. En 1985 mi ĉeestis al la simpozio "Esperanto en Radio", okazigita en Osijek, antaŭa Jugoslavio. Li informiĝis pri tio kaj varme invitis min al Pula. Li afable akceptis min en sia hejmo. Ni interŝanĝis varmajn salutojn. Poste li ridete diris ke li sciis mian sidlokon en la laborejo. Samtempe li geste montris la proksimuman orienton en sia salono. Mi miris. Li klarigis ke li jam atente esploris fotojn pri nia redakcio, publikigitajn en la gazeto El Popola Ĉinio. Li ofte aŭskultas nian disaŭdigon kaj korespondas kun ni dum multaj jaroj. Liaj leteroj estas tre longaj. En la leteroj li esprimis sian amon al la ĉina kulturo, al la moderna Ĉinio. Li montris al mi ĉiujn leterojn kaj memoraĵojn, senditajn de nia redakcio. Li konservis tiujn kiel valoraĵojn. Li havas multajn ĉinajn amikojn, altrangajn kaj ordinarajn. En lia salono estas du dikaj albumoj, plenplenaj de skribaĵoj de liaj ĉinaj amikoj. Ankaŭ mi donis miajn vortojn.

Tre feliĉe en tiu simpozio mi renkontis polan kolegon G. Uŝpienski. Li estas veterano de Esperanta Redakcio de Pola Radio. Dum longa tempo li aŭskultas nian disaŭdigon kaj korespondas kun ni kiel ordinara aŭskultanto. Profitante la simpozion mi esprimis koran dankon al li pro la sonbendoj de programoj senditaj de lia redakcio en 1963. Li ridete diris ke li persone elektis la programojn kaj poŝtis ilin al ni. Li estas tre modesta kaj simpatia. Mi estas ege kortuŝita kiam mi legis lian Email antaŭ kelkaj jaroj. Li diris ke li aŭskultas nian disaŭdigon konstante, almenaŭ unu fojon semajne. Iutempe lia sanstato estis malbona. Li pasigis kelkajn semajnojn en tri hospitaloj. Finfine li akceptis operacion pro kormalsano. Eĉ tiam li persistis aŭskulti nin en hospitalo. Tiam li estis proksimume 80-jara. Li diris ke per la aŭskultado li konfirmis sian aplaŭdon kaj altan takson al nia laboro.

Mi ne povas forgesi larmojn de sinjorino Kondor. Ŝia edzo Josef Kondor estis nia tre fidela aŭskultanto. En pli ol dekoj da jaroj ĝis kiam li forpasis, li neniam interrompis la korespondadon kun ni. En 1986 li venis al Pekino por la 71-a UK. Dum la kongreso li ĉeestis al la kunsido de niaj aŭskultantoj. Li faris varman paroladon en la kunsido. Li estis entuziasma, optimisma kaj tre afabla. Ni ege malĝojis pro lia forpaso. En 2004 lia edzino partoprenis en la 89-a UK en Pekino kaj invitite ĉeestis al la 40-jara jubileo de nia disaŭdigo, okazigita en la nova domego de CRI. Mi gvidis ŝin kaj aliajn aŭskultantojn viziti la ekspozicion pri aŭskultantoj. Ĉe la unua vido sinjorino Kondor jam trovis la grandan foton de ŝia edzo parolanta en la kunsido de aŭskultantoj. Ŝi ne povis reteni la larmojn. Ŝi konsoliĝis ke ni ankoraŭ memoras ŝian edzon. Ŝi deziras persisti en la afero de la edzo.

Mi forlasis la disaŭdigan aferon jam pluraj jaroj, tamen mi ĉiam memoras tiujn amikojn. Ili donis al mi multajn subtenon kaj kuraĝigon, kaj afablan amikecon. Mi dankas ilin.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto