Vizitu Forumon

Japana aŭskultanto: Hideki Harada

(GMT+08:00) 2009-12-15 10:35:54



Mi, Hideki Harada el Japanio, sincere gratulas al 45-jara datreveno de lanĉo de Esperanto-elsendo de Ĉina Radio Internacia. Mi komencis aŭskulti la elsendon antaŭ 20 jaroj. Kiam mi vojaĝis al Ĉinio la unuan fojon, Ĉina Radio Internacia kaj El Popola Ĉinio akompanis min dum mia vizito. Do ni estis en la grupo de vizitantoj fare de s-ro Okuda. Ili akompanis nin kaj registris nian impreson pri Ĉinio. Kaj tio estas la komenco de interrilato de mi kaj Ĉina Radio Internacia. Mi refoje gratulas Ĉinan Radion Internacian pro ĝia 45-jara datreveno.
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto