Vizitu Forumon

Jose Antonio Vergara

(GMT+08:00) 2009-12-15 10:35:54



Saluton al ĉiuj partoprenantoj de tiu ĉi ĝojiga festo. Mia nomo estas Jose Antonio Vergara. Mi estas membro de estraro de Universala Esperanto-Asocio kaj civitano de Ĉilio, Sudameriko. Mia lando kaj Ĉinio troviĝas tre proksime sed nur sur la vortaro, ĉar la vortoj Ĉinio kaj Ĉilio estas proksimaj ankaŭ en Esperanto, sed niaj landoj estas ekstreme foraj unu de la alia. Tamen mi sentas proksimecon al Ĉinio, al tiu granda popolo, historie heroa popolo. Kaj mi ĝojas ĉi tie saluti la Esperantan elsendon, kiun mi iam kiel novbakita esperantisto komencis aŭskulti, nuntempe estas facile ĝui la interreton, sed mi estas tiu homo, kiu kapablas kaj sukcesas trovi la elsendon per mallongondoj. Do mi dankas pro via tiom longa ekzistado, pro via kontribuo al la Esperanta kulturo. Kaj mi esperas iam ajn en la estonteco veni al Ĉinujo kaj konatiĝi kun tiu eminenta popolo. Multan dankon!
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto