Vizitu Forumon

Salutvortoj de Probal Dasgupta

(GMT+08:00) 2009-12-15 10:35:54


Estimataj Esperanto-redakcianoj en Ĉina Radio Internacia,

Mi estas kontenta povi saluti vin okaze de la 45-jariĝo de la funkciado de la Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia. Tia mejloŝtono donas al ni okazon por pripensi la pasintecon, festi kun la geamikoj kaj plani por la estonteco. En tiu ĉi grava transira momento en la evoluo de la rilatoj inter diversaj socioj en la mondo, kaj inter diversaj stiloj de funkciigado de la rilatoj en kaj inter la socioj, mi estas certa, ke vi ĉiuj optimume uzas tiun ĉi okazon por funde pripensi la strategiojn uzatajn en la pasinteco kaj aktuale. Mi deziras al vi sukceson en tiu via entrepreno.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto