Vizitu Forumon

Lee Chong-Sae el Korea Respubliko

(GMT+08:00) 2009-12-15 10:58:58

S-ro Lee Chong-Sae (Johano)

Saluton, karaj aŭskultantoj! Nun vi aŭskultas la programeron Leterkesto, mi estas Shanshan. En la hodiaŭa programero, mi prezentos al vi s-ron Lee Chong-Sae el Korea Respubliko, kun la Esperanta nomo Johano. Malsame ol antaŭe, mi unue donas iun demandon "Aŭskultante la intervjuon, ĉu vi povas diveni kiom da jaroj s-ro Lee Chong-Sae havas?" Mi malkovros la respondon post la intervjuo! Karaj amikoj, nun bonvole sekvu min kaj ĝuu la intervjuon!

Mi kaj Johano

(la intervjuo)

Karaj amikoj, ĉu vi povas diveni la aĝon de Johano (s-ro Lee Chong Sae) laŭ lia voĉo? Ĉirkaŭ 40 aŭ 50? Tute ne! Nuntempe Johano jam estas pli ol 70-jaraĝa, tamen ne nur lia voĉo, sed ankaŭ lia vizaĝo aspektas juna, similas tiun de 50- aŭ 60-jarulo. Do mi bondeziras ne nur al Johano, sed ankaŭ al ĉiuj esperantistoj, kiuj aŭskultas la intervjuon, sanon, feliĉon kaj longan vivon! Menciindas, ke dum la intervjuado al Johano, s-ro Lee Song-Woo, prezidanto de Korea-Ĉina Asocio, silente sidis apud ni kaj atenteme aŭskultis la tutan intervjuon, kun afabla rideto . Do en la fino de la hodiaŭa programero, mi devas danki ambaŭ Johanon kaj s-ron Lee Song-Woo, pro ilia kompleza kunlaboro! Karaj amikoj, nun ni finu la hodiaŭan programeron. Mi estas Shanshan, koran dankon pro via aŭskulto!

S-roj Lee Song-Woo kaj Lee Chong-Sae

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto