Vizitu Forumon

Verda Ondo tra la Mondo, Amikeco trans la Limo

(GMT+08:00) 2009-12-17 14:56:32

Esperanto estas kreita de pola okulisto doktoro Lazaro Ludoviko Zamenhofo. Ĝi publikiĝis en la jaro 1887, kaj enkondukiĝis en Ĉinion en la jaro 1909.

La 9-an de decembro, 1939, Mao Zedong skribis epigrafon por Esperanta ekspozicio: "Mi dirus ankoraŭ la samon: se oni prenas Esperanton kiel formon por porti la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere revolucian, do Esperanto povas esti lernata kaj devas esti lernata".

En la fino de 1950-aj jaroj la tiama Radio Pekino (la nuna Ĉina Radio Internacia ) komencis la preparon pri E-disaŭdigo.

En la jaro 1962 la tiama Pekina Brodkasta Instituto funkciigis E-kurson kaj komencis trejni esperantistajn oficistojn. Aŭguste de la jaro 1963 la unua kurso finiĝis. Gao Hui kaj Li Yuping estis sendataj al la internacia sekcio de la Nacia Radio-Administracio kaj komencis la preparon por E-disaŭdigo. En la komenco de la jaro 1964 Liu Junfang, Nan Youli kaj Wang Yuqin diplomiĝis el la dua E-kurso kaj aliĝis al la preparo, kaj poste oficiale fondiĝis la E-redakcio de Radio Pekino.


Chen Yi (maldekstra)

En la jaro 1963, ĉeestante al la tutlanda laborkunsido pri Esperanto, marŝalo Chen Yi, tiama vicĉefministro, diris, "Iuj landoj blokas nin kaj malpermesas al ni disdoni artikolojn, verkitajn en la rusa, angla kaj franca, kaj eĉ radiodisaŭdigo estas ĝenata. Do, ni Penetru per Esperanto tra flanka pordo kaj blovu en ilin iom da freŝa aero".

La 19-an de decembro, 1964, Radio Pekino oficiale komencis la E-disaŭdigon. En la komenca periodo la disaŭdigo estis direktata al la regiono kun Varsovio kiel la centro. 30-minuta programo estis elsendata en ĉiu sabato, kaj ripetiĝis dimanĉe.

En la jaro 1965 aldoniĝis la disaŭdigo al Nordorient-Azio kaj Sudorient-Azio, kaj de oktobro de la jaro 1979 la programo elsendiĝis ĉiutage.

En la jaro 1980 aldoniĝis la disaŭdigo al Latin-Ameriko. La 30-minuta programo estis elsendata 4-foje en ĉiu tago respektive al Eŭropo, Latin-Ameriko, Nordorient-Azio kaj Sudorient-Azio.

Aprile de 1998 la elsendita programo estis rearanĝata. Ĉiutage en la programo estas speciala raporto kaj aktualaĵo krom novaĵoj.

La 1-an de majo de 2002 lanĉiĝis retpaĝaro de la E-redakcio de ĈRI. En ĝi estas pli ol 10 rubrikoj, kiuj koncernas novaĵojn, aktualaĵojn, kulturon, socian vivon, vojaĝon tra Ĉinio kaj aliajn.

Por pliproksimiĝi al legantoj kaj aŭskultantoj la E-redakcio establis la trimestran kurieron Mikrofone. La 19-an de decembro de la jaro 2003, okaze de la 39-a datreveno de la E-disaŭdigo, la ĉiutaga programo estis plilongigata ĝis unu horo.

En la jaro 2003 la E-retpaĝaro ekhavis novan version kun retradio kaj pli ol 80 subrubrikoj. La vizitkvanto de la retpaĝaro en ĉiu monato superis 50 milojn.

En la jaro 2007 la trimestra revuo Mikrofone ekhavis novan version de kolora presado kaj la enhavo pliiĝis. Ĝi estas sendata al pli ol 1 500 legantoj en pli ol 70 landoj.

En la fino de 2007 la E-redakcio denove renovigis la retpaĝaron por la Pekinaj Olimpikoj. Al la retpaĝaro aldoniĝis forumo kaj aliaj funkcioj por la interaktivo de vizitantoj kaj estis rubriko aranĝita speciale por la Pekinaj Olimpikoj, kaj pro tio la vizitkvanto en ĉiu monato pligrandiĝis ĝis 150 miloj.

En la jaro 2009 estraro de Ĉina Radio Internacia postulis, ke diverslingvaj sekcioj turnu la atenton al reta disaŭdigo. La E-redakcio renovigis la retpaĝaron en julio. Malgraŭ serioza nesufiĉo de laborfortoj, la esperantista teamo plenforte klopodis en kelkaj monatoj kaj fine plenumis la taskon. Nun en la retpaĝaro estas retradio kaj videaĵoj, plej ŝatataj rubrikoj, ekzemple E-klubo, estas plibonigitaj por pliigi la interaktivecon de la celgrupoj, kaj la revuo Mikrofone estas rete legebla.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto