Vizitu Forumon

Usona pavilono:"Gaja Festo por 2030"

(GMT+08:00) 2010-04-27 17:28:56

Usono havos grandan ekspozicipavilonon en la ekspozicio, kun la ĉeftemo "Gaja Festo por 2030", kiu montros, ke juna usona ĉindevenulo vagadas en venontaj tempo kaj spaco por sperti usonajn urbojn en la jaro 2030. Por konstrui la usonan ekspozicipavilonon oni elspezos laŭtakse 61 milionojn da usonaj dolaroj, sed laŭ la usona konfederacia leĝaro la registaro ne rajtas doni la sumon; tiuj ĉi monrimedoj venas nur de popolanoj. Por garantii, ke Usono sukcese partoprenu en Ŝanhaja Monda Ekspozicio, usona ŝtata sekretario Hillary Clinton kaj ŝia monkolekta reto jam kolektis 54 milionojn da usonaj dolaroj en naŭ monatoj; kvankam restas manko, tamen oni klopodas ĝin plenigi. Usonaj amaskomunikiloj opinias, ke Hillary Clinton, kiel ĉefa diplomato de Usono, klopodas kolekti monon por partopreno de Usono en la ekspozicio, celante teni la amikajn rilatojn inter Usono kaj Ĉinio.


Jose Villarreal, ĉefreprezentanto de la usona agentejo pri ekspoziciado

Origine Usono ne havis grandan intereson pri tia ekspozicio, kaj la civitanoj konis ĝin ne multe. La ĵurnalo The New York Times iam raportis, ke al monda ekspozicio mankas tia allogo, kian havas olimpikoj, precepe por Usono, kiu estas la lando, kie plej multfoje okazis monda ekspozicio, pro tio ĝia influforto jam malpliiĝis. Sed nun la atento de Usono pri ekspozicio iom post iom altiĝas. Usono konsciis, ke la signifo de Ŝanhaja Monda Ekspozicio estas pli grava, ĉar tiun ĉi ekspozicion okazigos Ĉinio, unu el la plej gravaj ekonomikomunumoj, kun plej multa loĝantaro en la mondo. Jose Villarreal, ĉefreprezentanto de la usona agentejo pri ekspoziciado, esprimis kun espero, ke ĉiuj konsciu, ke Ŝanhaja Monda Ekspozicio estos historia solenaĵo. Kiel ĉefreprezentanto de la usona ekspozicipavilono, li promesis, ke li loĝos en Ŝanhajo duonjare dum la irado de la ekspozicio. Interalie la 1-an de januaro ĉi-jare okazis parado de ornamitaj aŭtomobiloj en Kalifornio, la ornamita aŭtomobilo pri Ŝanhaja Monda Ekspozicio atentigis multajn homojn. La foto de la aŭtomobilo eĉ publikiĝis sur la ĉefa rubriko de la usona grava ĵurnalo The Los Angeles Times.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto