Vizitu Forumon

Aŭstralia pavilono 

(GMT+08:00) 2010-04-27 17:28:56

La 20-an de januaro laŭ la loka tempo, la aŭstralia Nacia Televid-Stacio speciale elsendis la programon "Celebro al la Centa Tago ĝis la malfermiĝo de Ŝanhaja Monda Ekspozicio 2010". La programon prezidis sinjoro Li Weiguo, ĉefparolisto de la ĉinlingva fako de la stacio, kaj en la programo kelkaj gastoj libere kaj vigle parolis pri la solenaj aktivadoj por celebro al la centa tago ĝis la malfermiĝo de Ŝanhaja Monda Ekspozicio 2010 kaj pri konstruado de ekspoziciaj pavilonoj. La duonhora programo elvokis grandan reagon en multaj urboj de Aŭstralio, el kiuj ne malmultaj aŭskultantoj telefonis al la elsendejo por esprimi sian senton. La okazigo de monda ekspozicio en Ĉinio ne nur fierigas la ĉinan popolon, sed ankaŭ honorigas la idaron de la ĉina nacio transmare.
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto