Vizitu Forumon

Itala pavilono:"Urbo de Homoj"

(GMT+08:00) 2010-04-27 17:28:56


modelo de itala pavilono

Italio donas grandan atenton al Ŝanhaja Monda Ekspozicio kaj malfermis specialan retejon por la ekspozicio. Beniamino Quintieri, ĝenerala reprezentanto de la itala registaro pri Ŝanhaja Monda Ekspozico, kaj en la retejo li publikigis artikolon, konigante la ekspozicion. La artikolo diras, ke Ŝanhaja Monda Ekspozicio estas la unua internacia renkontiĝo post la krizo, kiun ni travivis. Ŝanhaja Monda Ekspozicio donos tre bonan ŝancon por revigligi mondan komercon, kaj samtempe liveros platformon por akceli disvolviĝon de monda ekonomio. Kaj pli grave, ke Ŝanhaja Monda Ekspozicio estas grava ŝanco por ke Italio pluapaŝe eniru en ĉinan merkaton.

Lastatempe, intervjuate de raportisto, Beniamino Quintieri esprimis, ke en la lastaj kelkaj monatoj li regule vizitis Ŝanhajon. Li opinias, ke la organiza laboro de la ekspozicio estas tre bona, kaj precipe konstruado de bazaj instalaĵoj disvolviĝas rapide. Ŝanhaja Monda Ekspozicio estas tre grava, ĉu por Italio, ĉu por Ĉinio. Por Italio la ekspozicio estas potenciala bonŝanco, en kiu oni povas konigi al multaj ĉinoj italajn kulturon, arton, naturajn pejzaĝojn, bongustaĵojn, industriojn kaj aliajn; por Ĉinio, laŭ li, la ekspozicio estas pli grava ol olimpikoj.

Beniamino Quintieri konigis al mi, ke la ĉeftemo de la itala pavilono estas "Urbo de Homoj". La ideo venis el objektiva bezono. Italoj bone komprenas vivon, kaj ili lertas racie aranĝi spacon de antikvaj kvartaloj, palacoj, stratoj kaj loĝoblokoj, kaj aliflanke ili, pro scienca progreso, pli atente uzas mediprotektajn materialojn al konstruaĵoj. La itala pavilono ĝuste estas kombinaĵo de la du flankoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto