Vizitu Forumon

Germana pavilono: "Harmonia Urbo".

(GMT+08:00) 2010-04-27 17:28:56

La germana pavilono, konsistanta el du partoj natur-pejzaĝa kaj ekspoziciada, situas sude de la ponto Lupu en la distrikto Pudong de Ŝanhajo, kaj la areo havas ĉirkaŭ 6 000 kvadratajn metrojn. Por akordiĝo kun la ĉeftemo de la ekspozicio "Urbo, Pli Bela Vivo", Germanio elmetis desegnan projekton "harmonia urbo". Tiu ĉi elpenso prezentos ekvilibrecon kaj harmoniecon de urbo inter revivigo kaj konservado, novismo kaj tradicio, urbanizo kaj naturigo, kolektivismo kaj individuismo, laboro kaj libertempo, tutmondiĝo kaj nacio. Krom la germana pavilono, ekzistas "pasive energiŝpara domo" kun plej alta teknologia nivelo. La domon konstruas la urbo Hamburgo, kiu estas unika partopreni en la ekspozicio per sia ekspoziciejo.

Pri la baldaŭ malfermiĝonta ekspozicio Germanio havas plenan atendon. Doktoro Albrecht von der Heyden, ĝenerala konsulo de la germana konsulejo en Ŝanhajo, esprimis, ke por Germanio Ŝanhaja Monda Ekspozicio estas tre grava. Li diris, ke Germanio estas unu el la plej fruaj landoj, kiuj subskribis kontrakton por partopreni en la ekspozicio, kaj ankaŭ unu el la unuaj landoj, kiuj komencis konstrui siajn ekspoziciejojn. Por Germanio tiu ĉi investo al la pavilono estas la plej granda en la historio de ekspozicio. Germanio donas altan atenton al Ŝanhaja Monda Ekspozicio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto