Vizitu Forumon

Ŝanhaja pira siropo

(GMT+08:00) 2010-04-29 15:27:32

                                                                               (Butiko de Ŝanhaja Pira Siropo )

"Butiko de Ŝanhaja Pira Siropo", fondita en la jaro 1855, nuntempe situas en Urbodia Templo de Ŝanhajo.

                                                                              (Butiko de Ŝanhaja Pira Siropo)

Kiel la nomo indikas, la butiko speciale vendas piran siropon. Tie aĉeteblas entute 28 specoj de pira siropo.

                                                                                 (pira siropo kun nukskernaĵo )

Ŝanhaja pira siropo, dolĉaĵo miksita kun ĉina medikamento, specife efikas kontraŭ tusado, tial ĝi estas vaste konata en la tuta mondo pro la speciala efikeco.

                                                                              (pira siropo kun ororanĝaĵo)

Interesa estas rakonto pri pira siropo. La specialaĵo nekredeble havas historion de pli ol 1 300 jaroj. Ĝi estis kreita de Wei Zheng, tiama ĉefministro de Tang-Dinastio de Ĉinio antaŭ 1 300 jaroj. Lia patrino tusadis. Kvankam multaj famaj kuracistoj receptis, tamen la patrino ne volis akcepti medikamenton faritan el drogherboj pro maldolĉo. Tio ĉagrenis lin. Iufoje, li tuj pensis, ke la patrino ŝatas manĝi piron, tial li pulvorigis drogherbojn kaj kuiris kune kun pira suko ĝis siropiĝo. La siropo ne maldolĉis sed eĉ enhavis piran dolĉon. La patrino rapide resaniĝis post trinkado de tia siropo.

                                                                                  (pira siropo kun ternuksaĵo)

Poste, la publiko imitis lin kaj nomis ĝin pira siropo. Nuntempe pira siropo havas multajn specojn kun diversaj kuracaj funkcioj kaj precipe efikas kontraŭ tusado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto