Vizitu Forumon

Shikumeng---simbolo de moderna urba civilizacio de Ŝanhajo

(GMT+08:00) 2010-04-29 15:52:40

Shikumen estas konsiderata kiel unu el la simboloj de moderna urba civilizacio de Ŝanhajo. La malnovaj stratetoj de Ŝanhajo estis konstruitaj laŭ la stilo de Shikumen. Shikumen naskiĝis en la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento. Ĝia formo similas tiun de la konstruaĵoj en la regionoj sude de Yangzi-rivero de Ĉinio. La pordoframo estis farita el ŝtono. La pordoklapo estis farita el diksolida ligno pentrita per nigra lako. Do oni nomas ĝin ŝtonan pordon, Shikumen en la ĉina lingvo. Shikumen populariĝis en la 20-aj jaroj de la lasta jarcento. Tri kvaronoj de tiamaj civilaj konstruaĵoj estis konstruitaj laŭ tia stilo. Nun ankoraŭ 40% de la civitanoj en Ŝanhajo loĝas en Shikumen kun pli ol 100-jara historio.

 

 

 

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto