La konkretaj revuloj(1)

Alessandra Madella Publikigita: 2021-01-27 10:14:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La konkretaj revuloj

Luigi De Salvia, italo, estas la prezidanto de la Kunordigo de la Naciaj Grupoj de Religioj por la Paco Eŭropo (angle, Religions for Peace Europe). Maria Augusta Favali Hedayat, samideanino kaj reprezentantino de la bahaa kredo, estas la honora kun-prezidantino de la itala sekcio de Religioj por la Paco. Ili afable konsentis respondi al la demandoj de Ĉina Radio Internacia pri sia asocio kaj la rolo, kiun esperanto povas ludi en interreligia dialogo.

MAFH: Maria Augusta Favali Hedayat

LDS: Luigi De Salvia

AM: Alessandra Madella

AM: Ĉu vi povus paroli al ni pri la asocio Religioj por la Paco?

LDS: Religioj por la Paco estis fondata en 1970, dum monda asocio en Kioto, en Japanio, fare de homoj de diversaj religiaj tradicioj. Poste ĝi plivastiĝis, organizante internaciajn renkontiĝojn en la formo de Mondaj Konferencoj po kvin aŭ ses jaroj, kiuj ankaŭ simbole volis tuŝa diversajn kontinentojn. Ili okazis en Azio, Afriko, Ameriko, Aŭstralio kaj Eŭropo. En Eŭropo, efektive, Monda Asembleo okazis en Rovereto (Italio) en 1993. En 2013 la naŭa monda asembleo okazis denove en Eŭropo, en Vieno, Aŭstrio. Antaŭ du jaroj, en 2019, ni havis la dekan mondan asembleon en Lindau (Germanio), kun la subteno de la germanaj registaro kaj de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj. La germanaj aŭtoritatoj. En novembro 2020, ĉiam en Lindau, okazis la asembleo de virinoj de diversaj kontinentoj pri ilia rolo en la novaj defioj de internacioj rilatoj. Temas pri diplomatio, kiu kuntrenas ne nur oficialajn instituciojn, sed la diversajn soci-devenajn movadojn, la renkontiĝajn retojn inter homoj de diversaj religioj kaj kulturoj.

Religioj por Paco konsistas el reprezentantoj de ĉiuj grandaj mondaj religiaj tradicioj kaj troviĝas en ĉirkaŭ 90 landoj. En iuj landoj ĝi pli radikiĝas en bazaj asocioj; en aliaj kazoj ĝin kune konsistigas interreligiaj konsilioj de religiaj aŭtoritatoj, kiuj sentas respondecon pri la rolo, kiun ili povas ludi en situacioj de kreskantaj intergentaj streĉiĝoj, precipe kiam ili estas religie motivitaj. La celo estas ĉiam kunigi komunumojn kaj antaŭenigi kunlaboron por la komuna bono.

La konkretaj revuloj

AM: Kiuj estas la fundamentaj temoj de Religioj por la Paco?

LDS: Religia libereco, ankaŭ en la senco ne devigi al iu religia aparteno, estas unu el niaj centraj temoj, same kiel genra egaleco. En la lasta Monda Asembleo en Lindau, estis elektita ĝenerala sekretario de la internacia organizo de virinoj, D-rino Azza Karam, origine el Egiptio, kiu ankaŭ instruas en eŭropaj universitatoj kaj laboris longtempe ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Alia grava temo estas tiu de interreligia edukado, por koni kaj estimi la diversajn religiajn tradiciojn en egala digno, helpante venki antaŭjuĝojn kaj distorditajn informojn. Krome, ege grava estas ekologia engaĝiĝo, komprenita en kompleta senco, surbaze de la fakto ke ĉiuj grandaj religiaj tradicioj havas spiritan aliron al ĉio kio ekzistas (la Tero, ĝiaj loĝantoj kaj la tuta Universo). Do, ni subtenas multajn iniciatojn por alvoki al la protektado kaj prizorgado de la medio, stimulante interalie ŝanĝojn en la vivmaniero. Alia granda temo estas tiu de solidareco, per konkretaj iniciatoj kaj edukado al la reciproka atento al la sufero de la aliaj, precipe de la plej malfortaj.

123MoreTotal 3 pagesNext

Dividu