Centra Oficejo respondis rutine (foto) Marde matene je la 9-a horo okazis la tradicia kongresa programero "La Centra Oficejo respondas". La ĝenerala direktoro de la Centra Oficejo de UEA Osmo Buller komencis la kunvenon dirante, ke li ĝojas vidi tiom da partoprenantoj.En Pekino iu plendis, ke la Centra Oficejo respondis tro frue matene, sed Osmo Buller atentigis, ke iuj programeroj ja devas okazi matene.
|