• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-07 19:04:46    
Rakonto de Meng Songlin, olunĉun-nacieca komitatano de Ĉina Popola Interkonsiliĝa Konferenco

cri
Nun en Pekino okazas la 4-a sesio de la 10-a Konstanta Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Kun diverskoloraj vestoj nacimalplimultaj komitatanoj estas brilaj punktoj de la sesio.

Olunĉun-a nacieco estas unu el la ĉinaj nacimalplimultoj, kies loĝantaro estas plej malmulta. Ĝia loĝantaro estas nur pli ol 5 000 homoj. Multaj olunĉun-oj loĝas en la ĉina nordoriento. En 1951, la ĉina registaro establis olunĉun-an aŭtonoman gubernion, kaj la gubernio fariĝis la unua aŭtonoma gubernio de nacimalplimultoj. Sed, tiam olunĉun-oj ĵus finis la transpason de la primitiva socio al la socialisma socio、disvolvo de ekonomio, socio, kaj aliaj flankoj troviĝis en tre malalta nivelo.

"Tiam, ĉiuj olunĉun-oj estis analfabetoj. La registaro speciale instalis olunĉun-a-naciecan klason kaj edukis junajn olunĉun-anojn de la bazo. Mia patro estas unu el ili, kiuj akceptis la edukon.."

Olunĉun-oj tenis sian vivon per ĉaso, kutimis loĝi en montaro tutjare, kaj ilia domo estis simpla kaj kruda, kaj ili devis ofte tranlokigi la domon pro ĉaso. Pro la malfacila vivmedio, la higiena problemo estis la ĉefa problemo de olunĉunoj. Fininte sian lernadon, la patro de Meng Songlin fariĝis la unua kuracisto de olunĉun-a nacieco, ankaŭ la patrino de Meng Songlin estis kuracistino. Tial la gepatroj esperis, ke ankaŭ la filo Meng Songlin fariĝos kuracisto kaj servos al olunĉun-oj.

Meng Songlin naskiĝis en 1956. En 1958, olunĉun-oj ekforlasis la montaron kaj realigis la fiksan vivon.

"La registaro konstruis domojn por ni. La unua amaso de la domoj estis faritaj de adobo, la dua de briko kaj nun olunĉun-oj loĝas vilaoj."

Meng Songlin ricevis edukon liveritan de la registaro, kaj kiel esperate de liaj gepatroj, en 1980 li fariĝis kuracisto. Per sia klopodado, li akiris multajn atingojn kaj estis fama en la provinco. En 1991 li havis ŝancon perfektiĝi en sia scio en Japanio, ĝuste tiam gvidanto de la loka registaro sciigis al li, ke la loka registaro esperas, ke li servos kiel estro de la olunĉun-a aŭtonoma gubernio kaj servos kiel olunĉun-oj.

"Tiam, gvidanto diris al mi, 'vi devas reveni al la olunĉun-a aŭtonoma grovinco. Mi konvinkiĝas, ke vi certe estos elstara kuracisto, sed nun la olunĉun-oj bezonas vin, vi devas fari realan aferon por via nacieco. El aliaj nacimalplimultoj mi povas elekti elstarajn kuracistojn, sed ne elekti estron de la olunĉun-a aŭtonoma gubernio."

1  2